Nova filmo pri esperanto
El Usono venis mesaĝo, ke dokumentfilmisto Sam Green el Sanfrancisko, Kalifornio faris novan dokumenta filmon La Universala Lingvo. Ĉi tiu 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado.
La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. “Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas.” diris Renato Corsetti. “Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta.”
Pliaj informoj en la retejo Esperantodocumentary.com. En la enkonduka filmeto, libere videbla al ĉiuj, vi verŝajne trovos kelkajn konatajn vizaĝojn.
Malfermaj pordoj en la oficejo 17.12.
Dudeko da esperantistoj kolektiĝis al la malfermaj pordoj en la oficejo por babili kaj ĝui de jultempaj specialaĵoj (spickuketoj kaj varma vino ‘glögi’). En la supra foto du korifeoj de la finna esperanto-movado Tuomo kaj Synnöve.
Synnöve, Tuomas, Keke, Andreo, Anja kaj Sanna.
Ritva kaj Arvo de Steleto, Tiina, Andreo kaj Vilorg, Keke kaj Raita.
Suomenkielinen foorumi lernu!ssa
Ilmaisella lernu!-sivustolla on avattu suomenkielinen foorumi, joka on tarkoitettu keskusteluille esperantosta ja miksei myös itse lernu!-sivustosta. Jotta foorumin viestiketjuihin voi kirjoittaa, pitää olla kirjautuneena lernu!un. Rekisteröityminen on ilmaista. — Viestiketjuja voi luonnollisesti lukea ilman kirjautumista.
Suomenkielinen foorumi löytyy lernu!sta: Yhteisö > Foorumi > Suomeksi. Odotamme monipuolista keskustelua esim. esperanton opiskeluun ja/tai itse esperantoon kielenä liittyvistä kysymyksistä, mutta sana on vapaa. Foorumi sopii kaikille, joilla on kysymyksiä, kommentteja ja mielipiteitä esperantosta ja sen käytöstä eri aloilla. Kokeneemmat harrastajat voivat sitten jakaa tietonsa muiden kanssa. Se on paikka, josta saa tarvitsemansa tiedon mistä tahansa esperanton opiskeluun liittyvästä asiasta.
Toivottavasti kaikki suomalaiset esperantistit — aloittelevat opiskelijat ja esperanton todelliset taitajat/virtuoosit — löytävät lernu!-sivuston foorumin; nyt suomenkielisillä esperanton harrastajilla on yksi kohtaamispaikka, jossa voi keskustella esperantosta suomeksi, ja tietysti myös esperantoksi sille tarkoitetuilla sivuilla, niitäkin on runsaasti. Mielenkiintoisia ja opettavaisia keskusteluja odotellen.
Tapani ja Teuvo
Aiheeseen liittyviä linkkejä:
– lernu!-sivusto: http://lernu.net/index.php
– lernu!sta suomenkielisessä Wikipediassa: http://fi.wikipedia.org/wiki/Lernu!
Kien iri venontjare?
Esperantujo ofertas ankaŭ en la jaro 2012 multajn interesajn vojaĝcelojn.
La 96-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 28 julio – 4 aŭgusto 2012, en fora Hanojo – Vjetnamio. La Universala Kongreso estas la plej granda kaj prestiĝa esperantoaranĝo. Almenaŭ ĝis nun finnoj ne montris grandan interesiĝon pri tiu ĉi kongreso, ĉar nur du aliĝis. Eble interesiĝo kreskos kiam estos haveblaj pli detalaj informoj. En Vjetnamio estis aktiva esperantomovado dum la milito. Poste pro ŝanĝiĝantaj kondiĉoj interesiĝo pri esperanto malkreskis, sed lastatempe venis novaĵoj pri multaj junaj lernantoj de esperanto en tiu lando. Por pliaj informoj sekvu la kongresan retejon de UEA kaj la retejon de la Hanoja LKK.
Ankaŭ pli proksime estas pluraj alternativoj. La 48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-48) okazos en Estonio. Ĝis nun tamen ne venis pli detalaj informoj.
En Ukrainio okazos Aroma Jalto-2012, 24-a Esperanto-festivalo, 29.04 – 09.05.2012. Ukrainaj esperantistoj invitas vin viziti la plej prestiĝan kuraclokon de Ukrainio, krimean urbon – Jalton. Tie okazos la tradicia E-festivalo “Aroma Jalto-2012″. Belega ekzotika naturo, altaj montoj, senlima Nigra maro, florantaj kreskaĵoj, historiaj kaj naturaj vidindaĵoj inspiros Vian animon kaj iĝos neforgesebla evento de la jaro. Retejo: http://aromajalto.ukrainio.org.ua/.
16-20 de julio okazos Eŭropa Esperanto-Kongreso en Galivo (nacilingve Gaillimh – Galway), Irlando. Kongresoj de Eŭropa Esperanto-Unio okazas ĉiun duan aŭ trian jaron kaj estas bona okazo por Eŭropaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por esperanta agado en Eŭropa Unio. Ĉeftemo en Galivo estos “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli” kun emfazo pri lernfaciligaj ecoj de Esperanto por lernado de aliaj lingvoj. Estos aranĝita ankaŭ tritaga antaŭkongreso en Dublino kaj regiono Wicklow kaj eĉ du postkongresoj – unu al Aran Insuloj kaj alia al Conamara/Connemara. La aranĝojn prizorgos profesiaj fakuloj pri kongresoj. Pliaj informoj en http://eeu-kongreso.webnode.com/
La 79-a Kongreso de Esperanto en Italujo okazos en Mazaradelvalo (Mazara del Vallo) 18-25 de aŭgusto. Bedaŭrinde (el nia vidpunkto) tiu tempo estas la plej varma kaj plej aktiva turismosezono en Italio, despli en Sicilio, kie mazaradelvalo situas. Pliaj detaloj pri la programo ankoraŭ ne haveblas, sed kutime italaj kongresoj havis altnivelan kaj interesan programon. Ĉi-jare (do en 2011) al la itala kongreso aliĝis preskaŭ 300 personoj el trideko da landoj. Se vi ne timas varmegon, ni rekomendas kaj Sicilion kaj la kongreson. Pliaj informoj http://kongreso.esperanto.it/79/indice.php?lingvo=eo
Arkones signifas ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Dum lastkelkaj jaroj el ĝi kreiĝis unu el la plej aktivaj kulturaj aranĝoj en Esperantujo. Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando, certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La sekva Arkones okazos 21-23 de septembro 2012. Partopreno estas malmultkosta kaj organizantoj antaŭvidis multajn rabatojn por junuloj! Pliaj informoj en http://arkones.org/eo.
Vi povas konatiĝi kun antaŭaj Arkones per la elsendoj de Varsovia vento.
Jen kelkaj rekomendoj, pliajn vi povas trovi ekz. per la hungara retkalendaro.
Ĉu malesperi?
En la novembra numero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Trevor Steele “Ĉu malesperi?” En la artikolo la aŭtoro, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn de du aŭstraliaj esperanto-kongresoj (unu antaŭ cent jaroj, la alia ĉi-jare) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.
La aŭtoro venas al sama konkludo kiun jam antaŭ kelkaj jaroj prezentis konata svisa psikologo-esperantisto Claude Piron. Kia estas tiu konkludo? Legu la artikolon en la retejo de La Ondo de Esperanto (kelkaj artikoloj, i.a. tiu ĉi, estas libere legeblaj eĉ se vi ne estas abonanto). Samtempe mi volas atentigi, ke komenciĝis la abonperiodo por la jaro 2012. La reta versio de la gazeto kostas 12 eŭrojn, papera versio 38 eŭrojn. Abonojn peras EAF/Päivi Saarinen.
Malfermaj pordoj en decembro
En decembro ni partoprenos la malfermajn pordojn en la oficejo sabaton 17.12.2011 je la 13a-16a horo. En la oficejo estos ebleco konatiĝi kun komputilaj programoj kaj diversaj retejoj kie esperanto estas uzata. Tia estas ekz. Dua Vivo, kie homoj aperas tra avataroj (se vi ne konas la vorton avataro, venu por lerni ĝin). Ni planas kontaktiĝi kun plej eble multaj esperantistoj pere de Skype-programo kaj havi iliajn rektajn salutojn al nia festeto.
Kiel jam en antaŭaj malfermaj aranĝoj la asocio regalas vin per jultempaj dolĉaĵoj, kiuj ja estas la varma trinkaĵo “glögi” kaj la spickuketoj “piparkakku”. Tiel varmiĝos nia kunestado ankaŭ interne.
Bonvenon konatiĝi kun esperantistoj el tuta Finnlando kaj la mirinda reta mondo en nia hejmeca oficejo. Kaj kompreneble je via dispono estos nia oficeja biblioteko kaj la libroservo. Eĉ viaj geamikoj kiuj ne parolas esperanton estas bonvenaj.
Vizito al Kiasma
En la muzeo de nuntempa arto Kiasma estas finiĝonta ekspozicio pri afrika arto. Partoprenas ĝin 30 artistoj per ĉirkaŭ 300 verkoj. La temoj de la ekspozicio estas tutmondaj kaj tuŝas nin ĉiujn. Demandoj pri el- kaj enmigrado, homa ĉirkaŭmedio kaj urba vivo estas konataj ankaŭ al ni finnoj. La elirpunkto de pluraj el la artistoj de ARS 11 estas memorado, rememoroj kaj diversaj tavoloj de historio. Nun estas la lasta momento vidi tiun ekspozicion, ĉar ARS 11 estas malfermita ĝis 27.11.2011.
Ni vizitos Kiasma kaj rigardos la ekspozicion ARS 11 sabaton 19.11.2011. Kiu volas partopreni, kolektiĝu kun ni ĉe la enirejo de la muzeo je la 13-a horo. Enirbiletoj kostas 10/8 eŭrojn (rabatita prezo al studentoj, pensiuloj, milit- kaj civilservantoj).
Al Rejkjaviko en 2013
En Kopenhago finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto. Al la kongreso aliĝis iom pli ol 1400 personoj, inter ili 31 el Finnlando. Venontjare esperantistoj kongresos en fora Vjetnamio, en Hanojo. En 2013 la kongreso okazos en Rejkjaviko, Islando.
Multajn informojn pri la kongreso vi povas trovi per tiuj ĉi ligiloj:
UK 2011 Retejo de UEA, enhavas i.a. la kongresajn kurierojn.
Libera folio Sendependa movada retrevuo.
Esperanto.com Privata retejo, erare anoncita kiel finna, prizorgata de Dima Ŝevĉenko. Multaj fotoj.
Pola retradio Vi povas aŭdi i.a. la kongresan raporton de la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak.
En la oficiala retpaĝaro de la pola prezidanteco de EU (pl2011.eu) aperis mallonga artikolo pri la historio kaj avantaĝoj de esperanto, okaze de la 124-a datreveno de la apero de Internacia Lingvo. La artikolo estas legebla en la pola kaj angla versioj, aldone estas ankaŭ esperanta traduko.
La artikolo konstatas i.a.: “Neŭtraleco kvankam grava, ne estas la unusola avantaĝo de Esperanto. Atendinda krome estas la facileco de la lingvolernado kompare al la alproprigado de aliaj naciaj lingvoj. La gramatika reguleco kaj la radikaro baziĝanta sur la hindoeŭropaj lingvoj kaŭzas, ke Esperanton oni lernas multe pli rapide ol aliajn lingvojn. Tio ebligas pli efikan komunikadon en periodo signife malpli longa destinita por la lernado kaj krome rolas sprone pro la kontentigoporta uzado de la lingvo. Esperanto evoluas samtempe kaj konforme al la evoluo de la mondo, konoj kaj teknologioj kaj pri la lingva evoluo zorgas Akademio de Esperanto.”
Legu la tutan tekston ĉi tie.
Suna tago en Luukki
Ĉefurbregionaj esperantistoj aranĝis promenadon en la naturo de Luukki 5.6. La ĉefa grupo veturis al Luukki per aŭtobuso el Helsinko. La vetero favoris nin kaj ni ĝuis tre belan tagon.
Bieno Luukkaa de kie la 10-kilometra piedekskurso komencis.
Pliaj partoprenantoj atendis nin en la parkejo. Por vidi pliajn fotojn klaku tekston “legu plu”. Se vi volas studi la fotojn pli detale, vi povas grandigi ilin klakante sur la foto.








