Vizito al Kiasma
En la muzeo de nuntempa arto Kiasma estas finiĝonta ekspozicio pri afrika arto. Partoprenas ĝin 30 artistoj per ĉirkaŭ 300 verkoj. La temoj de la ekspozicio estas tutmondaj kaj tuŝas nin ĉiujn. Demandoj pri el- kaj enmigrado, homa ĉirkaŭmedio kaj urba vivo estas konataj ankaŭ al ni finnoj. La elirpunkto de pluraj el la artistoj de ARS 11 estas memorado, rememoroj kaj diversaj tavoloj de historio. Nun estas la lasta momento vidi tiun ekspozicion, ĉar ARS 11 estas malfermita ĝis 27.11.2011.
Ni vizitos Kiasma kaj rigardos la ekspozicion ARS 11 sabaton 19.11.2011. Kiu volas partopreni, kolektiĝu kun ni ĉe la enirejo de la muzeo je la 13-a horo. Enirbiletoj kostas 10/8 eŭrojn (rabatita prezo al studentoj, pensiuloj, milit- kaj civilservantoj).

