Ĉu malesperi?
En la novembra numero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Trevor Steele “Ĉu malesperi?” En la artikolo la aŭtoro, komparinte la programojn kaj la komunajn fotojn de du aŭstraliaj esperanto-kongresoj (unu antaŭ cent jaroj, la alia ĉi-jare) notas la altiĝon de la lingva kaj kultura nivelo, sed atentigas, ke la nunaj kongresanoj estas malpli multaj kaj pli maljunaj ol tiuj antaŭ cent jaroj, kaj la societa prestiĝo estas nun sendube malpli alta.
La aŭtoro venas al sama konkludo kiun jam antaŭ kelkaj jaroj prezentis konata svisa psikologo-esperantisto Claude Piron. Kia estas tiu konkludo? Legu la artikolon en la retejo de La Ondo de Esperanto (kelkaj artikoloj, i.a. tiu ĉi, estas libere legeblaj eĉ se vi ne estas abonanto). Samtempe mi volas atentigi, ke komenciĝis la abonperiodo por la jaro 2012. La reta versio de la gazeto kostas 12 eŭrojn, papera versio 38 eŭrojn. Abonojn peras EAF/Päivi Saarinen.


