Nova filmo pri esperanto
El Usono venis mesaĝo, ke dokumentfilmisto Sam Green el Sanfrancisko, Kalifornio faris novan dokumenta filmon La Universala Lingvo. Ĉi tiu 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado.
La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. “Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas.” diris Renato Corsetti. “Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta.”
Pliaj informoj en la retejo Esperantodocumentary.com. En la enkonduka filmeto, libere videbla al ĉiuj, vi verŝajne trovos kelkajn konatajn vizaĝojn.


Dankon pro artikolo!