Zamenhof-festo 17.12.
Nia decembra kunveno okazos sabaton 17.12. je la 14-a horo. Ni proponas al vi rizkaĉon kaj kafon.
Ni festos Zamenhof-tagon kaj la tagon de esperanta literaturo konatiĝante kun la nova libro de Mikaelo Bronŝtejn “Mi stelojn jungis al revado”. Kiel vi certe scias, Mikaelo ĵus vizitis nian klubon.
La kunveno okazos ĉe Ritva. Ni ne publikigas la adreson de Ritva ĉi tie, sed vi povas peti detalojn aŭ telefonante al la oficejo aŭ retpoŝte. Bonvolu anonci pri via alveno al nia retadreso esperanto (ĉe) bastu.net aŭ rekte al Ritva.
Vizito de Mikaelo Bronŝtein
Mikaelo Bronŝtein (Rusio), esperanto-verkisto rakontos pri sia nova romano “Mi stelojn jungis al revado”. La romano temas pri esperanto-movado en Sovetio. La 22-an de novembro en la oficejo je la 18-a horo.
La esperantistaro formas diasporan lingvan grupon, konforme al la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj (1996) kaj al la ĵusa Lingva Protokolo de Donostia (San Sebastián, eǔropa ĉefurbo de kulturo 2016). Nia specifa kulturo esprimiĝas precipe tra la skriba literaturo.
El kio fontas tiu literaturo? Kial ĝia unua lingvospaco estis multetna militkaptitejo? Kiel ĝi evoluis, kaj statas nuntempe?

Giorgio Silfer invitas al diskuto pri la libro verkita kun Carlo Minnaja mardon la 15an de novembro 2016, je 17h00 ĉe Internacia Kultura Centro Caisa Mikonkatu 17 C, Helsinki
(tute proksime al ĉefa fervoja stacidomo).
Bonvolu anonci vin ĉe se_legacio (ĉe) esperantio.net kaj esperanto (ĉe) bastu.net.
Esperanto-radio – Ĉu ankoraŭ grava?
De tempo al tempo ni volus prezenti al vi kelkajn aplikojn de esperanto. Kiel lerni kaj uzi la lingvon? Unu respondon donis Paŭlo Sergio Viana dum la 8a Esperanta Kongreso de la Ŝtato Sanpaŭlo, Araraquara: 18 – 19 oktobro 2014.
Impresoj pri la itala kongreso
En Frascati, apud Romo, okazis la 83-a itala kongreso de esperanto 20-27.8. Partoprenis ĝin ducento da esperantistoj, ĉefe kompreneble el Italio, sed kun partoprenantoj el 29 landoj, inter ili kvin finnoj.
La italaj kongresoj estas kvazaǔ Universala kongreso en miniaturo. Ankaǔ ĉi-foje estis bunta kultura kaj eduka programo. La temo de la kongreso estis instruado de lingvoj en Europo. Seminarion pri tio gvidis Kristin Tytgat. Vere estis interesa kaj instrua seminario, kvankam mi ne povis partopreni ĉiujn sesiojn. Okazis ankaǔ alia seminario pri didaktikaj helpiloj por instruado kaj lernado de esperanto, gvidita de Katalin Kováts, utila por ĉiuj kiuj instruas esperanton.
Inter multaj prelegoj mi menciu nur tiun kiu pritraktis la temon ĉu esperanto estu konsidetata kiel minoritata lingvo. Kreigis eĉ eta disputo, ĉar estis invititaj kelkaj italaj lingvistoj, pro kio la sesio estis dulingva. Iuj italaj esperantistoj volis malpermesi, ke tia renkonto okazu.
En Romo kaj ĝiaj ĉirkaǔaĵoj kompreneble ne mankis celoj por ekskursoj. Inter ili estis ankaŭ akcepto de la papo. Elektante tiun ekskurson mi tute ne sciis, kia ĝi estos. Evidentiĝis ke la homoj koletiĝas al la Sanktpetra placo, la papo ĉirkauveturos ĝin en sia aŭtomobilo kaj poste parolos al la pilgrimantoj. Estis amaso da homoj. Ni devis alveni frue por ricevi bonajn lokojn, kion ni ankaǔ sukcesis fari. Por kelkaj gravis vidi la papon, por aliaj eble pli gravis videbli mem, tiom aktive oni flirtigis la esperantan flagon.
La papa parolo estis sanĝita, ĉar mortis multaj homoj pro tertremo en centra parto de Italio. La antaŭan nokton eĉ ni estis vekitaj de la skuoj. Feliĉe ili ne malhelpis nian kongreson, sed tuta Italio nature ploris pro la homaj kaj materiaj perdoj. Suno brilis kaj ni spertis italan varmon en la placo. Poste en Vatikanaj muzeoj ni spertis pli da varmo kaj nekredeblan homamason.
Alia ekskurso kondukis nin al vilaoj (fakte palacoj), kiujn pretendantoj al papeco konstruigis en la 16-a jarcento. Unua tia kastelo, Villa Falconieri, antaǔ nelonge, estis donita al Akademio Vivarium Novum, kies celo estas revivigi antikvajn latinan kaj grekan lingvojn. Tie eĉ la ĉiĉeronado okazis en tiuj lingvoj. La lernantoj volonte nin akceptis, ĉar estis okazo montri, kiel bone tiuj lingvoj funkcias eĉ hodiaǔ. Unu ekskurso kondukis nin al Villa d’Este en Tivoli, kiu havas unu el la plej famaj parkoj en la tuta mondo.
Estis bone aranĝita kongreso kaj okazo konatiĝi kun italaj esperantistoj. Certe ankaǔ en la estonteco ĝi estos bona alternativo al tiuj kiuj preferas pli intimajn renkontiĝojn anstataŭ amaskongresojn.
Venontjare ĝi okazos en la plandumo de Italio, en Herakleo. En mapoj vi apenaŭ trovos tian nomon, ĉar temas pri antikva nomo de tiu loko. En nuntempaj mapoj ĝi nomiĝas Policoro.
Raportoj de “Verda Stacio” el Nitro
Rigardu en jutubo
Unua parto: https://www.youtube.com/watch?v=ebIvV8lb0u4
Dua parto: https://www.youtube.com/watch?v=pbZp3GOhOyI
Tria parto: https://www.youtube.com/watch?v=0z4MIC_H8Wc
Kvara parto: https://www.youtube.com/watch?v=wde94OxIQg8
Kvina parto: https://www.youtube.com/watch?v=o6RwfriuvbM
Sesa parto: https://www.youtube.com/watch?v=P52cXJ2iLu0
Socia justeco – lingva justeco
Diskuto pri la kongresa temo de UK 101 estas aŭskultebla ĉi tie:
https://movada-vid.punkto.info/2016/07/28/mvp006-lingva-justeco/

