Skip to content

Azia kongreso de Esperanto en Ulanbatoro

29.12.2009

Venontsomere 19-23 de junio okazos la 6-a Azia kongreso de Esperanto en Ulanbatoro, Mongolio. Grupo da finnoj intencas partopreni tiun kongreson.

Kvin-persona grupo jam preparis la vojaĝon kaj faris kelkajn rezervojn. La plano estas flugi al Ulanbatoro tra Pekino. La veturo startos de Helsinki la 11-an de junio kun la ideo esti en Ulanbatoro kelkajn tagojn pli frue ol komenciĝos antaŭkongresaj ekskursoj. Reveno okazos per trajno al Pekino kaj de tie fluge al Helsinki. En Helsinki ni estos 26.6.

La Azia Kongreso de Esperanto okazas ĉiun 3-an jaron. La aranĝanto estas la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA kunlabore kun Loka Kongresa Komitato. 

La unuan fojon la Azia kongreso okazis en 1996 en Ŝanghajo, Ĉinio. La sekvaj kongresoj estis aranĝitaj en Hanojo, Vjetnamio, Seulo, Koreio, kaj Katmanduo, Nepalo. La plej lasta okazis en februaro 2008 en Bengaloro, Barato. La kongreson kutime partoprenis 100-500 esperantistoj el diversaj aziaj kaj ne-aziaj landoj.

En la komenco de februaro la 6-a Azia kongreso havis112 aliĝintojn el 24 landoj. Liston de ili vi povas vidi en la suba retejo.

Reta informejo pri Mongolio kaj la kongreso:
http://mongolio.info/

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: