Skip to content

Rusia kongreso en Sankt-Peterburgo

5.2.2010

Antaŭ 100 jaroj (1910) en Sankt-Peterburgo okazis la unua Rusia Esperantista Kongreso, en kiu partoprenis la kreinto de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof. Rusiaj esperantistoj celebros la jubileon per tradicia tutlanda kongreso en la dua rusia ĉefurbo kaj invitas gastojn el la tuta mondo. La  Rusia Esperantista Kongreso REK-26 okazos 27-31 de majo 2010.

La programo de la Kongreso estos varia kaj multflanka. Enkadre de la Kongreso okazos la vica Konferenco de REU (Rusia Esperantista Unio), kunveno de REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado), prelegoj pri historio de Esperanto-movado en Rusio, pri interlingvistiko, pri lingvaj festivaloj. La kongresanoj spektos teatraĵojn en Esperanto kaj kelkajn koncertojn. Estos abunda turisma programo, kiun ornamos “blankaj noktoj” kaj urba festo okazonta en la samaj datoj en Sankt-Peterburgo!

Pli ol 160 esperantistoj jam aliĝis al la kongreso ĝis la fino de januaro. En Finnlando estas preparata komuna trajnvojaĝo al Sankt-Peterburgo kaj partopreno en la kongreso. 

Pliaj informoj pri la kongreso en la retpaĝo de Rusia Esperantista Unio:
http://reu.ru/index.php?evento=REK-26

 

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: