Skip to content

46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Visaginas

15.2.2010

Litova Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la jam tradiciajn Baltiajn Esperanto-Tagojn venontsomere en la litova urbo Visaginas. BET-46 okazos 26.6.-4.7.2010.

La tradicio de Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) naskiĝis kiel Ĉebalta Studenta Esperanto-Tendaro en 1959 kaj daŭras ekde tiam ĉiujare, escepte de du paŭzoj. Komence la partoprenantoj venis el la baltaj respublikoj, sed baldaŭ la aranĝo komencis altiri esperantistojn el la tuta tiama Sovetunio. Post la resendependiĝo de la baltaj ŝtatoj BET evoluis al vere internacia renkontiĝo kun riĉa programo.

Dum pluraj jaroj finnoj partoprenis BET-ojn en Estonio, Latvio kaj Litovio. Ĝis jarfino de 2009 al BET-46 aliĝis 70 esperantistoj el 12 landoj ( Litovio, Latvio, Estonio, Rusio, Slovakio, Ĉeĥio, Germanio, Danio, Finnlando, Svedio, Belgio, Sud-Afriko). El Litovio aliĝis esperantistoj de 17 urboj. Al BET-46 oni atendas ĉ. 300 personojn el trideko da landoj.

La Baltiaj Esperanto-Tagoj okazas nun sub aŭspicio de UEA.

Ligilo al 46a BET:
http://www.esperanto.lt/ Litova Esperanto-Asocio

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: