Skip to content

Esperanto en sociaj retoj

20.2.2010

Mi citas el la blogo de Tonyo:

La sociaj retoj estas mirinda elpensaĵo por esperantistoj, kvazaŭ iu dio pensis pri ni kiam ĝi ilin kreis. Mi estas tro pigra por iri al la poŝtejo, aĉeti poŝtmarkojn kaj kovertojn. Komunikiĝi per nur unu klako estas tiel facile…

Eble tro facile. Mi komencas senti iom da sufokiĝo ĉe tiom da retoj kaj ĉe la postulo atenti tiom da amikoj kaj amikoj. Pardonu do se iu el vi sendis al mi mesaĝon, aŭ inviton, kaj mi ne respondis.

Mi havas konton en Ipernity, en Facebook, en Orkut, ŝajne ankoraŭ en Myspace, Hi5, Livejournal, Flickr aŭ en Vox (ilin mi nun devis viziti por fari la ligon), kaj ankaŭ laste en Twitter, en vK kaj Ning. Probable mi eĉ forgesas pri iu alia. Kaj mi ne estas la sola, ĉar kelkaj amikoj havas same da kontoj, same malatentataj.

Ŝajnas ke pasis la tempoj kiam estis unu agoro. Antaŭ kelkaj jaroj tio estis soc.culture.esperanto, nun preskaŭ agonianta inter spamo kaj forgeso. Sed nun nia diligenta kolegaro trovis sufiĉe da lokoj por interkomunikiĝi, kaj ne plu necesas havi unu nuran lokon.

Se vi volas legi plu, klaku
http://www.delbarrio.eu/2010/01/finvenkismo-kaj-raumismo-en-la-reto.htm

aŭ konatiĝu mem kun kelkaj sociaj retoj en esperanto:
http://esperantujo.ning.com/
http://esperanto.com/
http://www.ipernity.com
(Se ipernity aperas al vi en alia lingvo, alklaku esperanton en la malsupro de la paĝo)

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: