Skip to content

El la esperanta literaturo: Metropoliteno

7.3.2010

Lige al la venonta jubilea rusia esperantista kongreso (REK-26) mi volus prezenti al vi unu el la malmultaj vere elstaraj romanoj, originale verkitaj en Esperanto. Temas pri la romano Metropoliteno de sovetia esperantisto Vladimir Varankin, kies nomo iĝis unu el la plej elstaraj en la sovetia Esperanto-movado de la 30-aj jaroj.

Metropoliteno aperis la unuan fojon en 1933 en Amsterdam en la eldonejo Ekrelo (Eldon-Kooperativo por Revolucia Esperanto-Literaturo). Pro politikaj cirkonstancoj kaj la baldaŭa malapero de la eldonejo la romano apenaŭ trovis la merititan eĥon. William Auld post pluraj jardekoj nomis ĝin «forgesita ĉefverko» kaj metis ĝin en la liston de 50 eminentaj verkoj, kreitaj en Esperanto dum 100 jaroj de ĝia ekzisto. Nuntempa leganto povis tralegi tiun libron nur post kiam ĝi aperis en 1977 en Kopenhago.

“Ĝia valoro estas en tio, ke ĝi portas veran guston de tiu postrevolucia epoko, pensmanieron de tiuj sovetiaj homoj, revantaj pri la tutmonda revolucio, kiuj daŭre mirigas nin per sia entuziasmo, per sia abnegacia patriotismo, internaciismo”, skribas N. Stepanov en la enkonduko de la unua rusia reeldono en 1992. “Hodiaŭ ni, iu kun ironio, iu kun sarkasmo kaj iu eĉ kun plena refuto, rilatas al tiu tempo, kiu pulsas sur paĝoj de la romano. Eble, multaj ĝiaj paĝoj ŝajnos al vi naivaj, kaj kelkaj gramatikaj konstruoj kaj vortoj — arkaikiĝintaj. Ne senreviĝu! Ja tio estas atesto de la fakto, ke nia socio jam multon konceptis kaj rekonsideris, kaj de la fakto, ke ankaŭ Esperanto dum la pasintaj 60 jaroj faris konsiderindan vojon en sia evoluo. Ĝuste en tio estas la unikeco de Metropoliteno, kiun oni povas prave nomi la unua romano, verkita de la sovetia aŭtoro en la internacia lingvo.”

Legu pli multe pri Metropoliteno en artikolo de Halina Gorecka en la marta (3/2010) numero de la revuo La Ondo de Esperanto.

Senpaga reta versio de Metropoliteno estas legebla en jena retejo
http://www.esperanto.mv.ru/Varankin/index.html

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: