Skip to content

Jarkunvenaj novaĵoj

10.3.2010

La jarkunveno de Esperanto-klubo de Helsinki okazis 9.3. La kunveno faris jenajn decidojn.

Estis elektita nova estraro: Sakari Kauppinen, prezidanto, Taneli Huuskonen, Jukka Pietiläinen, Päivi Saarinen kaj Ritva Sabelli estraranoj, Kristiina Hautamäki kaj Salla Lappalainen vicestraranoj. La posta estrara kunsido elektis Jukka Pietiläinen vicprezidanto kaj kasisto, Ritva Sabelli sekretario.

Membrokotizo por 2010 estas 20 eŭroj, rabatita kotizo 10 eŭroj de familianoj de plenpagantaj membroj kaj junuloj maksimume 30-jaraĝaj. Pagilo estos sendita kun la sekva cirkulero, kiu enhavos ankaŭ informojn pri nia printempa agado. Estas planata i.a. kuba vespero kaj ekskurso al rododendra parko. Same kiel ĝis nun, la klubo abonos al ĉiu membro (krom familianoj) la revuon Esperantolehti. Tial estas grave, ke vi pagu vian membrokotizon ĝustatempe.

Se iu ankoraŭ volas partopreni la planatan trajnan vojaĝon al Sankt-Peterburgo kaj la jubilea rusia kongreso, bv. kontakti kiel eble plej baldaŭ Ritva Sabelli aŭ skribu mesaĝon al nia kluba retpoŝto (adreso en la dekstra kolumno).

Vi povas elŝuti la dokumentojn prezentitajn en la jarkunveno ĉi tie:  
jarkunvenaj dokumentoj 2010.

Advertisements
2 komentoj leave one →
  1. 20.3.2010 2.25

    Karaj samideanoj,
    Saluton. Mi skribas al vi el Nepalo.
    Mi gxojas legi pri viaj Espreanto-arangxoj.
    Mi gratulas al Sakari Kauppinen kaj la teamo por elektigxo. Mi deziras al vi sukcesan laboron por la movado.

    Ankaux cxe ni estas malgranda klubo. Tio nomigxas ‘Esperanto-Klubo de Katmando’. Estas mial lerantoj. Kaj mi ankaux estas membro. Bv legi nin cxe http://esperantokk.blogspot.com

    Gxis,
    Razeno

    • Sakari permalink*
      20.3.2010 7.03

      Kara amiko,

      Dankon pro viaj salutoj. Kelkaj niaklubanoj iam vizitis Nepalon. Raporto pri tio kaj kelkaj fotoj ankoraŭ estas legeblaj en la reto en jena adreso:
      http://www.sakarikauppinen.com/nepal/nepalo.html

      Nun ni planas alian vojaĝon al Azio. Kvin-persona grupo aliĝis al la Azia Kongreso en Ulabatoro.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: