Skip to content

Artistoj invitas al provaŭskultado

12.3.2010

Multaj esperantaj kantistoj alŝutis siajn verkojn al interreto kun la celo oferti al la publiko specimenojn de sia repertuaro. En Esperantujo tio estas eĉ pli oportune ol ordinare pro la diasporo kaj maloftaj eblecoj konatiĝi kun niaj artistoj.

Jen mi prezentas al vi kelkajn retpaĝojn, kiuj enhavas esperantan muzikon. Mi volas tuj diri, ke la listo estas mankhava kaj farita laŭ tio, kion mi hazarde trovis. Ankaŭ la ordo estas hazarda. Se vi konas aliajn aŭskultindajn, vi povas rekomendi ilin en viaj komentoj.

Por komenci vian esploradon en muzika Esperantujo, mi elektis por vi kelkajn melodiojn.
Jen ege ĉarma, naivĉarma kanzono: Kiu lingvo por la homaro? (Konga Espero).
La violonisto – Kaj Tiel Plu
Mikael Bronŝtejn prezentas tamburan tangon el Rusio.
Ĵomart kaj Nataŝa Kiam mi restas sola.
Mariusz Domaszewicz kantas pri Tempo de espero.
Ĉu vi volas konatiĝi kun Knabino el Ipanema?
Tiu ĉi kanzono certe ne mankos en la Havana UK: Ĝis l’eterno, Komandanto! (Cossavella).
Kapriol’ invitas Dancu kaj kantu!
Ni bezonas junajn idealistojn
diras Dolchamar.
Ĉu vi volas danci? JoMo friponas ! 
Liza pentras bildojn de Persone.
Ĉu vi jam laciĝis kaj volas diri Fek al Esperanto?

Vidu ankaŭ tiun ĉi etan videon pri Martin Wiese faritan dum KEF 2005 en Helsinko.

Pliaj artistoj en la blogo Kanzonamikaro.

Multaj pliaj muzikpecoj troviĝas en la retejoj de Vinilkosmo kaj Flandra Esperanto-Ligo.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: