Skip to content

Retaj radioj meritas vian atenton

1.4.2010

Interreto donas novajn eblecojn al esperantistoj kiuj loĝas diaspore. Unu el tiuj estas aŭskulti radioprogramojn sendepende de loko kaj horo. Tradiciaj radiostacioj, kiel Pola Radio, Ĉina Radio Internacia, Radio Vatikana kaj Radio Habana Cuba estas konataj al esperantistoj. La reto ebligas ankaŭ produktadon de propraj elsendoj sen multekosta tekniko aŭ licencoj. Antaŭ nelonge mi prezentis Varsovian Venton (cetere, jam aperis nova, 56a numero), sed ekzistas ankaŭ aliaj. Ĉi-foje mi prezentas kelkajn programojn kiuj same meritas vian atenton.

Radio Esperanto
Lige al la proksimiĝanta rusia kongreso mi volus unue prezenti rusan retradion – Radio Esperanton – el Kaliningrado. Temas pri disaŭdigo redaktata de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj eldonas ankaŭ la popularan revuon La Ondo de Esperanto. Estis ioma paŭzo en la elsendoj, sed ili estas rekomencitaj ĉi-printempe.

Radio Verda
Radio Verda estas produktaĵo de du junaj kanadanoj Arono kaj Karlina en Vankuvero. En ĉiu numero ili prezentas mallongajn diversaĵojn en Esperanto. Nova numero aperas unu-foje en monato. Starigite en 1998, Radio Verda estas pionira sendependa produktejo de interreta aŭda programaro disponata senpage per TTT.  La sonmagazinoj aŭdeblas per tujaŭskultilo, per rekta elŝuto aŭ abone laŭ podkasta formato.

Parolu Mondo
Parolu Mondo estas programo emisiata de Radio Boa Nova (Radio Bona Novaĵo), 1450 kHz AM San-Paŭlo – Brazilo. La esperanta programo estas aŭskultebla vive per radiaj ondoj kaj rete ĉiusabate je la 22:00a -22:30a Braziljo / 01:00a – 01:30a GMT. En la reto la elsendo estas havebla sendepende de la horo.

Mi rekomendas tiujn ĉi programojn al ĉiuj. Ili estas bonega ebleco praktiki esperanton kaj konatiĝi kun la esperanta kulturo.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: