Skip to content

Alejandro Cossavella

6.4.2010

Alejandro Cossavella fotita dum KEF 2005 en Helsinko

Nia retejo volas konatigi al vi artistojn kiuj uzas esperanton. Nia unua gasto estas Alejandro Cossavella.

Alejandro Cossavella (Ale Kosabela) estas transnacia muzikisto, kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino. En Esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn kaj kelkajn de aliaj muzikistoj. Li partoprenis multajn bandojn, ekzemple La Porkoj kaj Strika Tango, kun kiuj li faris plurajn koncertojn, en Argentino kaj Eŭropo.  En 2002 kun Flavio Fonseca li muzikis en “Tom Jobim en Esperanto”. En 2005 ni povis aŭskulti ilin ambaŭ dum KEF en Helsinko.

Ale eldonis jenajn diskojn:
Ŝako
Civilizacio
Hej
 
Revolucio en pajleraro

Muzikiston oni ne povas prezenti nur per vortoj, oni bezonas aŭdi lin. Tial mi proponas por provaŭskultado kelkajn el liaj pecoj:
Jen el Ŝako
La vivon varmigas la sun’ el Ŝako
La druido el Civilizacio
La vino del forges’ el Revolucio en pajleraro

Kelkaj pliaj aŭskultendaj ligiloj:
Espomuzik Alejandro Cossavella en Ipernity, tie vi povas i.a. aŭskulti pliajn muzikpecojn
Paĝo de Ale Kosabela ĉe Vinilkosmo
Intervjuo kun Alejandro Cossavella en Varsovia Vento
Elsendo de Pola Radio de 25.01.2010 En tiu ĉi muzika programo estas prezentita i.a. la nova disko de Ale Kosabela

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: