Skip to content

Kubo, neeblaj mondoj kaj rododendroj

16.4.2010

Kubo, neeblaj mondoj kaj rododendroj – tiuj estas kelkaj el la ingrediencoj en nia printempa programo. 

En aprilo ni konatiĝos kun  Kubo – la gastiganta lando de la 95a Universala Kongreso. Parolos Kristiina Satola el Suomi-Kuuba-Seura. La kunveno okazos ĉe Ritva ĵaŭdon, la 22an de aprilo ekde la 18a horo. Pro kelkaj teknikaj problemoj ni ne povis informi pri tiu kunveno pli frue, nek aranĝi ĝin en nia oficejo nek en la oficejo de la amikec-societo kiel estis planite. Prefere konfirmu vian alvenon anticipe retpoŝte. Kontakt-informojn (adreson de Ritva kaj ŝian retpoŝtan adreson) vi trovos en nia pdf-forma cirkulero (klaku apudan ligilon).

En majo, sabaton 15.5. ni vizitos la Artmuzeon de Amos Anderson kaj konatiĝos kun la ekspozicio “Neeblaj mondoj” de M. C. Escher. Renkontiĝo ĉe la biletvendejo je la 14a horo, adreso Yrjönkatu 27.

En junio ni vizitos unu el la interesaj parkoj de nia urbo. Sabaton 5.6. ni faros someran ekskurson al la Rododendra parko, kiu situas en Haaga. Ni kolektiĝos en la fervoja stacio je la 12a horo kaj veturos kune ĝis la stacio Huopalahti. Vi povas veni ankaŭ rekte al la parko, kiu situas en la fino de Laajasuontie, kontraŭe al la vojkruciĝo kun Paatsamatie. Ankoraŭ ne eblas diri la tempon de la plej bona florado, sed en nia ekskurso vi konatiĝos oportune kun tiu unika parko.

En la fino de majo okazos trajna vojaĝo al Sankt-Peterburgo kaj partopreno en la Rusia Kongreso. Iom pli poste en mezo de junio kelkaj el niaj membroj veturos al Mongolio por partopreni la 6an Azian Kongreson de Esperanto.

Advertisements
One Comment leave one →
  1. Sakari permalink*
    22.4.2010 23.01

    Kahdeksan seuran jäsentä tuli kuuntelemaan ajankohtaista Kuubasta. Kiitoksia Kristiina Satolalle mielenkiintoisesta esityksestä. Lisää Kuuba-tietoutta löytyy Suomi-Kuuba-Seuran nettisivuilta osoitteesta

    http://www.kuubaseura.fi/

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: