Skip to content

Kaj Tiel Plu

1.5.2010

Kaj Tiel Plu estas profesieca grupo, kiu ludas popolkantojn, ĉefe el Katalunio kaj Okcitanio. En ilia repertuaro estas ankaŭ sefardaj kantoj de diversaj tempoj (sefardoj estas posteuloj de judoj forpelitaj el la Iberia duoninsulo en la 16a jarcento) kaj tradiciaj kantoj de aliaj popoloj. La tekstoj estas ĉiam en Esperanto.

La grupo debutis en 1986 en Internacia Junulara Festivalo kiel duopo de Pep Tordera kaj Xevi Rodon. Sekvis kelkaj disaj aperoj ĉefe en junularaj aranĝoj en Hungario, Nederlando, Italio, Francio, Okcitanio, Eŭskio kaj, kompreneble, en Katalunio. Dume, la grupo triopiĝis kaj kvaropiĝis per la aniĝoj de Jomo Milla kaj Carles Vela. Sekvis kelkaj koncertoj sub diversaj grupnomoj (Kordoj, Kataluna kvaropo, Kaj Tiel Plu).

Ekde 1992 maloftis la koncertoj (koincide kun la migrado de Pep al Usono). Kadre de la Universala Kongreso en Montpeliero en 1998, la teamo reformiĝis kun pluraj koncertoj. Sekvis regula koncertado en ne-esperantistaj medioj kaj eldono de albumoj. (Laŭ informoj el Vikipedio en Esperanto).

Kaj Tiel Plu eldonis ĝis nun tri albumojn. Sojle de la klara temp’ (2000) kaj Plaĉas al mi (2004) enhavas kantojn okcitanajn, sefardajn, judkatalunajn, tradiciajn katalunajn, kaj eĉ kanton el la hispana enlanda milito. La plej nova Surplacen venu vi aperis en novembro 2009.  En ĝi la grupo proponas daŭrigan vojaĝon tra la tradicioj kataluna, okcitana, sefarda kaj tutmonda.

Jen du muzikpecoj por provaŭskultado:
Joan del riu el  Plaĉas al mi
La violonisto el Surplacen venu vi

Ligiloj:
Recenzo pri la disko Surplacen venu vi en La Ondo de Esperanto
Kaj Tiel Plu en la studio de Vinilkosmo video pri la finpre­ti­gado la tria dis­ko
http://www.esperanto.cat/kajtielplu/ En tiu ĉi hejmpaĝo estas multe da informoj pri la grupo kaj pliaj specimenoj el la tri supre menciitaj diskoj
http://www.myspace.com/kajtielplu

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: