Skip to content

Esperantaj libroj kaj revuoj – elektronike

8.5.2010

Esperantistoj jam frue klopodis utiligi la eblecojn eldoni librojn en elektronika formo. La avantaĝoj de tia eldonado estas evidentaj, ĉar esperantolibrojn oni kutime ne povas aĉeti en ordinaraj librovendejoj. Elektronikaj libroj aŭ e-libroj tamen ne fariĝis tre popularaj pro tio, ke la tekniko ankoraŭ ne estis maturiĝinta.

La unua paŝo estis redakti librojn kiel ordinarajn tekstdosierojn kaj publikigi ilin kiel html-paĝojn. Ankoraŭ estas pluraj retejoj, kiuj ofertas librojn tiel. La tekstoj estas senpagaj kaj legeblaj per ordinara retumilo. Tiu tekniko tamen ne estas tre oportuna por longaj tekstoj.

Kelkaj ekzemploj de html-libroj:
La origino de Specioj de Karolo Darvino
http://esperanto-mv.pp.ru/ESP/literaturo.html

Sekva paŝo estis ekuzo de pdf-dosieroj. Por legi  pdf-dokumenton oni bezonas apartan programaron, t.n. legilon, ekz. Adobe reader. En pdf la paĝo estas fiksita, sed oni povas pligrandigi  aŭ malpligrandigi ĝin en la ekrano. Ekzemple niaj cirkuleroj estas eldonitaj en pdf-formato.

Kelkaj ekzemploj de pdf-eldonaĵoj:
http://i-espero.info/files/elibroj/
http://www.kafejo.com/libroj/
http://www.ipernity.com/doc/mike59/album/86911
http://www.esperanto.org/Ondo/Lo-pdf.htm

Tria provo standardigi la teknikon estas epub (ePub, EPub, mallongigo por elektronika publikigo). En ĝi la paĝoj ne estas fiksitaj, la teksto libere adaptiĝas al la ilo per kiu oni legas ĝin. Ankaŭ por legi epub-tekston oni bezonas apartan programaron, epub-legilon. Unu tia estas aldonaĵo de retumilo Fajrovulpo.  Instalinte ĝin vi povas legi la librojn per la retumilo mem. Alia solvo estas senpaga programo Digital Editions Adobe elŝutebla ĉe http://www.adobe.com/products/digitaleditions/

Senpagaj specimenoj de pdf- kaj epub-libroj:

http://www.esperanto.org/Ondo/Libroj/Libroj.php

Estontece Sezonoj intencas eldoni pliajn librojn en epub-formato. Ankaŭ alia esperanta eldonejo, FEL (Flandra Esperanto-Ligo) jam ekuzis epub-teknikon. En ĝia retbutiko estas elŝuteblaj pluraj elektronikaj libroj kaj en pdf- kaj epub-formatoj. La elektronikaj libroj de FEL ne estas senpagaj, sed iom malpli kostaj ol ordinaraj libroj.

Estas kaj estos ankaŭ aliaj formatoj, ekz. kelkaj esperantaj libroj jam uzas Mobipocket.

Legu pli pri elektronikaj libroj en esperanto:
http://www.liberafolio.org/2010/elektronikaj-libroj-enmerkatigas-en-esperantujo

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: