Skip to content

Samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko?

15.5.2010

Eterne rima estas unupersona Esperanta hiphopo-projekto. Naskiĝinta en Pollando, loĝanta en Japanio, Eterne Rima estas esperantisto ekde la jaro 2000. La unua demo-albumo de Eterne Rima estis Por Miaj Gefratoj produktita en la jaro 2000.

 En la fino de 2008 Eterne Rima komencis komponi en moderna nova stilo de hiphopo. Rezulte de tio kreiĝis nova riĉa muzika materialo. En la jaro 2009 Eterne Rima kontribuis per du kantoj al Hiphopa Kompilo vol. 1 (la unua kompilo kun hiphopa muziko farata nur en Esperanto). En decembro 2009 Eterne Rima eldonis promocian 4-titolan albumeton Por La Rep’.

En marto 2010 aperis plena oficiala KD-albumo “Samideano” en fama Esperanta muzikeldonejo Vinilkosmo. Eterne Rima repas en Esperanto. Li mem entute komponas sian muzikon kaj verkas ĉiujn tekstojn estante ankaŭ samtempe repulo kaj kantisto. (Laŭ koncerna artikolo pri Eterne Rima en Vikipedio).

Kelkaj pecoj por provaŭskultado:
Elspezoj el Por la Rep’
Mia loko el Samideano

Por la Rep’ estas elŝutebla ĉi tie:
http://www.mediafire.com/?zkz2dzyzzwz

Hejmpaĝo de Eterne Rima en Ipernity kun pliaj pecoj kaj aliaj informoj:
http://www.ipernity.com/home/eternerima

Advertisements
One Comment leave one →
  1. 1.6.2010 11.39

    Jen ulo de interesa sorto.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: