Skip to content

14 finnoj en Rusia Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo

1.6.2010

Ĵus finiĝis en Sankt-Peterburgo la 26a rusia esperantista kongreso. Ĝi celebris la unuan rusian kongreson, okazintan antau cent jaroj. La nunan kongreson partoprenis pli ol ducent esperantistoj, ĉefe el Rusio sed ankaŭ el pluraj najbaraj kaj eĉ el pli foraj landoj.

Vi certe baldaŭ povos legi aliloke pli detale pri la okazintaĵoj en Sankt-Peterburgo. Ĉi tie mi menciu nur la klerigan programon, kiu enhavis plurajn interesajn prelegojn kaj la kulturan programon, kiu estis elstara. Jam pro ĝi indis partopreni. Respondecis pri ĝi Mikaelo Bronŝtejn. Baldaŭ en nia serio pri esperantaj artistoj aperos artikolo pri li.

Mi multe fotis dum la kongreso kaj vizito al Sankt-Peterburgo. Klaku tekston “legu plu” sube por vidi la fotojn pri la vojaĝo de finnoj. Pliaj fotoj pri la kongreso mem troveblas en mia alia retejo ĉe http://www.ipernity.com/doc/138894/album/191031. Kiel kutime, la fotoj estas alklakeblaj por vidi ilin en pli granda formo.

Veturo per trajno Sibelius de Helsinki al Sank-Peterburgo. En la finna la urbo nomiĝas Pietari (en la rusa oni parolas pri Piter – Питер). Supre en la unua foto Soile Lingman el Svedio, Raimo Tuisku, Ritva Sabelli kaj Arvo Karvinen en la Helsinka fervoja stacio.

Raimo Tuisku, Jukka Pietiläinen kaj Onni Kauppinen en la kongresejo.

Raita Pyhälä renkontiĝas kun malnova amikino.

Tuomo Grundström, prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando, montras kelkajn esperantolibrojn eldonitajn en Finnlando.

Arvo Karvinen salutas la kongresanojn en la solena malfermo.

Keke Uber.

Ritva kaj Arvo, Heikki kaj Aili Kosonen kaj Raita Pyhälä dum ekskurso al Peterhof.

Ritva kaj Arvo preparas kongresan rezolucion.

Tuomo amuziĝas dum la nokta ekskurso en la rivero Neva.

Dum ekskurso al parko Tavriĉevskij. En la foto Raita Pyhälä, Katriina Muurainen-Särkkä kaj Irja Miettinen kun Sergej Krajuhin kaj Anatolij Sidorov.

Advertisements
3 Komentoj leave one →
  1. 2.6.2010 22.37

    Ho, ĉu vere la rezolucion de la rusia kongreso verkis du finnoj? 🙂

    Dankon pro via pozitiva reago; mi feliĉis vidi, ke la kongreso ĉi-jare estas vere internacia. Aparte agrablis, ke venis multaj finnoj, ĉar ĉiam antaŭe mi havis impreson, ke io misfunkcias pri regionaj kontaktoj de esperantistoj — loĝante proksime de la limo, ni malofte vidas finnlandajn esperantistojn.

    • Sakari permalink*
      2.6.2010 23.14

      Vera skriba rezolucio ja ne aperis. Arvo kiel prezidanto de LIBE (Ligo internacia de blindaj esperantistoj) volis kontribui al la rezolucio per aldono, ke en eldonado de lernolibroj oni atentu ankaŭ la bezonojn de vidhandikapitoj tiel ke ili povus lerni esperanton same kiel vidantoj.

      Jes, finfine estis sufiĉe granda grupo, kvankam en iu momento aspektis, ke ni entute ne sukcesos kolekti grupon por komuna veturado.

  2. Anna Butkevicx permalink
    24.7.2010 17.30

    Koran dankon,ke Vi vizitis Sankt-Peterburgon.Belaj fotoj!Amike Anna

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: