Skip to content

Varma surprizo atendis en Mongolio

27.6.2010

Ĵus finiĝis la 6a Azia Kongreso de Esperanto kiu okazis 19.-23. de junio en Ulabatoro, Mongolio. La kongreso allogis entute pli ol 200 esperantistojn el trideko da landoj, inter ili ankaŭ nian kvin-personan grupon. La kongreso havis riĉan edukan (prelegan) kaj kulturan programon.

Krom la fotoj kiujn mi prezentas ĉi tie mi preparis tri apartajn albumojn kien mi iom post iom alŝutos fotojn faritajn dum la vojaĝo. Jen ligiloj al la albumoj:

6a Azia Kongreso de Esperanto
Mongolio – lando de blua ĉielo
Flora Mongolia – floroj de Mongolio

Klaku la tekston “Legu plu…” por vidi kelkajn pliajn fotojn.

Antaŭkongresa ekskurso komenciĝas.

Piknika tagmanĝo dum antaŭkongresa ekskurso.

Dum la ekskurso oni tranoktis en tradiciaj mongolaj jurtoj.

Jen senteblas la mongola surprizo: brulanta suno kaj 30-grada varmego.

Podianoj dum la solena malfermo.

Kantas Kim Henriksen el Danio.

Post la kongreso la finna grupo veturis per trajno al Pekino.

Advertisements
6 Komentoj leave one →
  1. 29.6.2010 12.20

    Mi logxas en Australio kaj kontentas vidi kelkajn fotojn de la kongreso. Mi speciale interesigxas pri la oratora konkurso cxar mi jxus legis ke australianino ricevis la unuan premion. Cxu vi havas pliajn informojn pri tiu konkurso?

    Amike, Nicole

    • Sakari permalink*
      29.6.2010 19.18

      Mi ne ĉeestis la oratoran konkurson ĉar tiutage mi havis tuttagan ekskurson. La rezultoj estis anoncitaj en la solena fermo, sed mi bedaŭrinde ne aŭskultis tiom atente ke mi povus rakonti ion pli ol kion vi jam scias.

  2. 30.6.2010 18.27

    Estimata,
    Saluton. Mi tre gxojas viziti al via pagxo kaj vidi la belajn fotojn (kaj rakonton) pri la Azia Kongreso de Esperanto en Mongolio.
    Koran dankon por via vizito al Azia Kongreso, via cxeesto certe plibuntigis la kongreson, mi kredas.

    Salutojn el Nepalo.
    Razen Manandhar

  3. 28.8.2011 18.10

    Saluton! Sxajne viziti Mongolion en somera Kongreso-tempo estas pli agrabla ecx por finnoj, kiu ne logxas en tropika lando kile mia Brazilo… 🙂 Serioze nun, Mongolio estas tre bela kaj historia lando, kaj gxia E-movado certe viglas. Niajn kongratulojn al la Kongreso-organizuloj kaj partoprenantoj. Tiu estis vere grava venko por Esperanto en Mongolio, en Azio kaj en la mondo.

  4. neilnachum permalink
    2.9.2011 1.32

    Dankon por la fotoj. Nijl en Novjorko, cxe UNO.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: