Skip to content

Intervjuo pri esperanto en finna televido

30.6.2010

Esperanto estis unu el la temoj hodiaŭ (30.6.) matene en la finna televido. La unua kanalo de la finna ŝtata televido YLE elsendis intervjuon kun Kalle Kniivilä kaj Salla Lappalainen. Kalle kaj Salla bone respondis al demandoj pri esperanto kiel hejma lingvo kaj hobio. Ni ankaŭ aŭdis kian utilon oni povas ricevi el esperanto kaj kie oni povas lerni ĝin.

La intervjuo iris tre bone, sed en la retejo de YLE la intervjuo estas titolita  Esperanto on kuin salaseura “Esperanto (t.e. esperantujo) estas kvazaŭ sekreta societo”. En la intervjuo parolante pri la disvastiĝo de esperanto Kalle diris ke por multaj esperanto estas eta sekreto. Duonŝerce li aldonis “esperanto ne estus tiom interesa se ĉiuj parolus ĝin. Ĝi estas kvazaŭ sekreta societo.”

Vi povas legi la tekston kaj vidi la tutan intervjuon en la retejo de YLE
“Esperanto on kuin salaseura”

La video estas rigardebla dum unu monato.

Advertisements
3 Komentoj leave one →
  1. 1.7.2010 0.53

    Kalle, kiel ĵurnalisto mem, povus atendi tian „perfidon“ de la kolegoj.

    Preskaŭ neniam eblas tiel interparoli kun ĵurnalisto, ke li poste ne uzu viajn vortojn por subteni siajn antaŭjuĝojn. La plej feliĉa situacio estas do, kiam ĵurnalisto ne havas antaŭjuĝon pri la priparolata temo, sed laŭ mia sperto okazas ne ofte.

    Estas tamen gratulinde, ke Esperanto sonis en la ĉefa televidkanalo de Finnlando.

  2. 1.7.2010 1.32

    Miaopinie estas antaŭjuĝo la opinio ke ĵurnalistoj havas antaŭjuĝojn. Kompreneble ĉiu homo havas antaŭjuĝojn, sed kial ĝuste ĵurnalistoj elstaru pri tio? La supra ekzemplo montras, pri kio pro siaj profesio ĵurnalistoj vere elstaras: trovi ion interesan, raportindan. Sekretaj aferoj certe pli interesas ol malsekretaj.

  3. Sakari permalink*
    1.7.2010 7.36

    Mi ne vidas en tio antaŭjuĝon. Temas pri tio ke la ĵurnalistoj klopodas trovi iun interesan kaj novan vidpunkton en ĉio. Se iu diras ke “esperanto estas internacia lingvo” tio ne estas novaĵo nek interesas iun sed se li diras ke “esperantujo estas sekreta, nekonata mondo” tio ja povas esti novaĵo kaj veki la intereson de la aŭskultanto.

    Ĉu esperanto do estas sekreta societo? Certe Esperantujo havas tiajn ecojn. Ni ja ne volas kaŝi nin, sed fakte al la ekstera mondo ni restas nekonataj. Laŭ mi ĉefe temas pri la tre limigita nombro de esperantoparolantoj pro kio nia mesaĝo perdiĝas en la kakofonia mondo.

    Esperantistoj certe ne povas fanfaroni pri grandaj nombroj de parolantoj, sed memoru ke por multaj “malgranda estas bela”. Tio estas sufiĉe, se ni sukcesos zorgi ke nia nombro ne iĝos tro malgranda por teni la lingvon viva.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: