Skip to content

Tiina Oittinen intervjuita en Turun Radio kaj YLE Radio 1

14.7.2010

Hodiaŭ matene loka radiostacio de YLE en Turku intervjuis la sekretarion de EAF Tiina Oittinen. Laŭ la intervjuo deko da finnoj estas survoje al la Universala Kongreso de Esperanto kiu komenciĝos en Havano Kubo venontsemajnfine.

Tiina rakontas, ke esperanto estas vivanta lingvo. Novaj vortoj aperas kiam ili estas bezonataj. Ekzemple kiam alvenis komputiloj, unue estis pluraj vortoj, sed fine restis nur komputilo. Same la angla ‘net’ estas reto kaj tial internet estas interreto.

Tiina bedaŭras, ke dum longa tempo ne aperis novaj broŝuroj pri Turku en esperanto. La lasta estis eldonita por la UK en Tampere en 1995.

Konatiĝu kun la intervjuo (se vi parolas la finnan) en la retejo de YLE Turku.

Alian fojon Tiina estis intervjuita en YLE Radio 1, en ĝia matena programo Ykkösaamu la 15an. La programo estas aŭdebla en YLE Areena per jena ligilo: Ykkösaamu 15.7.2010. La raporto pri esperanto komenciĝas en la 33a minuto de la elsendo. Ĝi estis poste ripetita almenaŭ en programo Kulttuuripeili, supozeble ankaŭ alifoje en kanalo YLE puhe.

La artikoloj en la retejo de YLE Turku verŝajne estas legeblaj minimume dum unu monato, sed la sonraporto de Ykkösaamu nur dum unu semajno (do ĝis 21.7.2010, en Kulttuuripeili ĝis 22.7. vespere). Agu rapide se vi volas aŭdi  ĝin!

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: