Skip to content

Radio Havano Kubo raportas ĉiutage pri la 95a UK

19.7.2010


Proksimume milo da esperantistoj kolektiĝis en Havano por partopreni la tradician ĉefaranĝon de Esperantujo – Universalan Kongreson. Ĵus antaŭ la UK jam okazis la 43a Konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) en Matanzas.

Pri la malfermo de la kongreso kaj iom tikla diskuto pri la alta protektanto, kuba vicministro pri kulturo Fernando Rojas Gutiérrez, legu en artikolo de Libera Folio. Tie vi povas legi ankaŭ pri la elekto de la nova estraro de UEA. Same vi povas legi pri la laŭta diskuto kiun kaŭzis la decido de la estraro nuligi la kontrakton de Stano Marček kiel redaktoro de revuo Esperanto. Raportas nia membro Jukka Pietiläinen.

Dum la kongresa semajno Radio Havano Kubo elsendas ĉiutagan programon en esperanto. La elsendoj estas kapteblaj per mallongaj ondoj en Ameriko, sed en Eŭropo oni plej facile aŭskultas Radio Havanon per la retejo Ameriko.org.

En la elsendoj vi povas aŭdi raportojn pri diversaj kongresaj okazaĵoj. Jam en la dimanĉa (18.7.) elsendo estis raporto pri la ILEI-konferenco kaj pri la malfermo de la kongreso. En la lunda (19.8.) elsendo estis daŭrigo de la malfermo, i.a. kun parto el la parolo de Probal Dasgupta kaj pri la omaĝo de la kongreso al Nelson Mandela. Vi povas ankaŭ aŭdi la tradician inaŭguran eron: salutojn de la landaj reprezentantoj.

Aldono 23.7.2010:

Vi povas sekvi la kongreson ankaŭ legante la kongresajn kurierojn, kiuj ĉi-foje nomiĝas Havana Karavano. Ilin vi trovas en la retejo de UEA. Okazigo de UK en Kubo vekis viglan diskuton en Ipernity. Tio montras kiel interreto nepre ŝanĝas la mondon, eĉ Esperantujon.  Jen la retadreso de tiu diskuto: http://www.ipernity.com/blog/andyflorida/263827.

Advertisements
2 Komentoj leave one →
  1. 20.7.2010 2.13

    Ĉu UEA iam omaĝis al Mandela dum li ankoraŭ estis en malliberejo?

  2. 20.7.2010 2.45

    Agrablan kongresumadon al la samideanoj, kiuj trovis eblecon veni al UK ĉi-jare. Mi preferis ripozon kun la familio en Eŭropo tamen.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: