Skip to content

Aŭtuna programo de EKH

17.9.2010

Esperanto-klubo de Helsinki proponas al vi jenan programon ĉi-aŭtune. Notu ke la oficejo ankoraŭ estas iom malorda post alveno de multaj pakaĵoj. Pro tio ĝi ne taŭgas por klubaj kunvenoj kaj ni kolektiĝos ĉe Sakari aŭ Ritva. Tamen la oficejo estas malfermita al publiko ĉiumarde.

  • 20.10. je 18a horo. Kluba vespero pri someraj aranĝoj: Sankt-Peterburgo kaj Mongolio. Sakari kaj aliaj vojaĝintoj rakontos kaj montros fotojn. Renkontiĝo ĉe Sakari en Kellosaarenkatu 7 (metrostacio Ruoholahti). Informu anticipe pri via alveno al la kluba retadreso esperanto (ĉe) bastu.net por ricevi detalajn sciojn pri la loko. Informoj pri la loko ankaŭ en oktobra cirkulero.
  • 17.11. je 18a horo. Kluba vespero pri someraj aranĝoj: Kubo kaj Aŭtunaj Tagoj. Sirkka, Keke kaj aliaj vojaĝintoj rakontos kaj montros fotojn. Renkontiĝo ĉe Ritva en Pietarinkatu 10. Informu anticipe pri via alveno al la kluba retpoŝto esperanto (ĉe) bastu.net aŭ rekte al Ritva por ricevi detalajn sciojn pri la loko.  Informoj pri la loko ankaŭ en oktobra cirkulero.
  • 12.12. je 14a horo. Zamenhofa festo kaj Tago de Esperanta libro. Estos preparata eta lunĉo, kiu kostas 10 eŭrojn. Renkontiĝo ĉe Ritva Pietarinkatu 10. Informu anticipe pri via alveno al la kluba retpoŝto esperanto (ĉe) bastu.net por ricevi detalajn sciojn pri la loko.  Informoj pri la loko ankaŭ en oktobra cirkulero.
  • 13.-18.12. Zamenhof-semajno de EAF en la oficejo. La pordoj estas malfermaj marde 14.12. je 17-19 kaj sabate 18.12. Pli detale en venonta Esperantolehti.

Ni memorigas ankaŭ pri la regulaj deĵoroj en la oficejo. La oficejo (Siltasaarenkatu 15 C 65, proksime al metrostacio Hakaniemi/Hagnäs) estas malfermita al publiko ĉiun mardon je 17-19.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: