Skip to content

10 000 eŭroj sufiĉos por enretigi PIV-on

1.10.2010

La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV – Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon – la elektronikan version de la fama vortaro.

Jam multajn jarojn PIV estas la plej ampleksa difin-vortaro en Esperanto, sed bedaŭrinde pro sufiĉe granda kosto la papera eldono ĝis nun estis havebla nur por relative malgranda grupo de Esperanto-parolantoj. Post apero de la reta versio la situacio tute ŝanĝiĝos, la vortaron povos uzi tute senpage ĉiuj uzantoj, kiuj havas aliron al la interreto.

La adreso de la nova projekto estos www.vortaro.net. Jam dum kelkaj jaroj E@I posedas tiun ĉi domajnon, sed nur ĉi-jare post la subskribo de la kontrakto tiu ĉi mallonga kaj facile memorebla adreso povas finfine ekhavi sian plej bonan enhavon – retan version de PIV. Ĝis apero de PIV ĉe tiu ĉi adreso ĉi tie vi povos trovi ĉiujn bazajn informojn pri la projekto, la projekt-fluo kaj eblon finance kontribui al la projekto.

E@I lanĉis donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, vi povas helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj oni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj. En la fino de septembro jam estis kolektitaj pli ol 2500 eŭroj. En la lasta semajno de oktobro la sumo jam superis 4000 eŭrojn.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: