Skip to content

Esperanto kaj vivo

12.12.2010

Esperanto kaj vivo de Vladimir Samodaj estas nekutima verko. Temas pri memoraĵoj de viro kies tuta vivo estas firme ligita kun la persistemo kaj la malfacilaĵoj de la Esperanto-movado en eksa Sovetunio.

Samodaj estas homo por kiu Esperanto estas multe pli grava afero ol simple lingvo. Ĝia prospero kaj disfloro estis lia vivpasio – en kondiĉoj kiam la ŝtato konsideris ĝin dubinda kaj suspektinda afero, multfoje eĉ mortige danĝera okupiĝo.

Amiko de Samodaj Boris Kolker karakterizas la aŭtoron “naivulo” – en la pozitiva senco de la vorto. Tion Samodaj sincere konfesas ankaŭ mem en sia libro. Eble tiu naiveco estis unu el liaj rimedoj transvivi en aliel neelteneblaj kondiĉoj.

Tiun naivecon bone ilustras lia sinteno al la komunista partio. En iu momento oni petis lin aliĝi al la partio. Li opiniis, ke kiel simpla homo li ne estas sufiĉe elstara por tia honoro kaj neis la proponon. Poste li spertis ke por ricevi laborpostenon li bezonus partimembrecon. La deziritan postenon okupis alia homo, senskrupula fripono, sed pli merita ol li ĉar estis partiano. Tiam li akceptis aliĝi al la partio. Tamen la tempo ŝanĝiĝis, tro multaj intelektuloj fariĝis partianoj kaj nun oni preferis ordinarajn laboristojn. Li devis atendi jarojn antaŭ ol sukcesis aliĝi.

Ankaŭ kelkaj aliaj epizodoj rakontas pri la sama sinteno. En la 70aj jaroj li dediĉis multege da energio por eldoni Esperanto-rubrikon kaj eĉ Esperanto-suplementon en tiam populara gazeto Moskvaj Novaĵoj (profesie li estis tradukisto de la araba versio de tiu gazeto). Fine li sukcesis esperantigi kelkajn paroladojn de Leonid Breĵnev kaj la konstitucion de USSR. Tiutempan oficialan sintenon klare ilustras, ke li estis riproĉita pro distribuado de tiuj ene de Sovetunio – tio ja estis misuzo de papero destinita por eksterlandanoj. Okcidentaj esperantistoj apenaŭ interesiĝis pri tiuj tedaj dokumentoj, sed por sovetaj esperantistoj eldono de iu ajn ŝtata dokumento estis grava atesto pri tio ke la ŝtato finfine akceptas Esperanton.

Pri sukceso kaj malsukceso de sovetiaj esperantistoj bone rakontas la klopodoj krei oficialan, ŝtatagnoskitan organizon. En tiutempa Sovetunio ne povis ekzisti liberaj organizaĵoj ekster la ŝtata kontrolo. Tamen la ŝtato ne volis akcepti Esperanton kiel parton de iu agnoskita organizo. Ŝtataj aŭtoritatoj komprenis, ke esperantistoj estis sendanĝeraj naivuloj, sed samtempe – sen firma politika gvidado – ili povus esti facile influeblaj de eksterlandaj ideoj. Agadi en tia situacio povus esti danĝere.  Tial la esperantistoj serĉis iun tegmentan organizon kaj fine sukcesis aniĝi en SSOD – ruslingva mallongigo de unuiĝo de sovetiaj amikecsocietoj. Tiu “venko” estis maldolĉa. SSOD elektigis al la esperantistoj prezidanton kiu eĉ ne komprenis la lingvon kaj sekretarion kiu aktive sabotadis la agadon.

Esperanto kaj vivo estas iom nekohera kolekto de personaj vivspertoj kombinitaj kun oficialaj dokumentoj rilatantaj al la klopodoj starigi oficialan esperanto-organizon en Sovetunio.Tamen ĝi estas tre interesa kaj riĉenhava legaĵo. Por multaj nuntempaj esperantistoj, precipe en Okcidento, eĉ la faktoj estas grandparte nekonataj. Ĝi funkcias ankaŭ kiel persona fenestro al la funkciado de la soveta ŝtataparato el la vidpunkto de unu rado en la sistemo. La libro estas aĉetebla i.a. en la libroservo de UEA.

Advertisements
One Comment leave one →
  1. 13.12.2010 1.45

    Samodaj estas mirinda persono.
    En mia unua E-renkontiĝo (’99) li estis unu el la plej ravaj impresoj.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: