Skip to content

Trajn’ nenien

18.12.2010
tags:

Aperis nova disko de Dolchamar sub la nomo Trajn’ nenien. Kiel oni povas facile konstati ekz. el la retejo de la bando, origine la nomo estis Trejn Tu Noŭer. Jam pli ol unu jaron estis aŭskulteblaj pli-malpli samaj pecoj sub tiu nomo en interreto, ekz. ĉe iTunes kaj YouTube. La nun eldonita kompakta disko tamen portas la supre menciitan, plene esperantan nomon.

En Finnlando la lanĉo de la disko okazis 18.12. okaze de la malfermitaj pordoj en la oficejo de EAF kaj EKH. La disko enhavas 12 pecojn kiuj prezentas iomete alian Dolchamar – kun pli regea, pli etnomuzika stilo. Ŝanĝiĝis parto de la muzikistoj kaj tiuj portis novan sonon al la bando. En la nova disko ludas Patrik Austin, Andrei Dumitrescu, Sebastian Dumitrescu kaj Hannu Linkola, kantas Patrik Austin.

En Helsinko vi povas aĉeti la KD-n en la Esperanto-oficejo. Tiuj kiuj ne havas la eblecon veni al la oficejo, povas mendi  ĝin ĉe Vinilkosmo.

Ligiloj
Dolchamar Retejo de la bando
Dolchamar en YouTube
Ekzemplaj pecoj el la reteja eldono (en YouTube)


Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: