Skip to content

Printempaj renkontiĝoj

28.3.2011

La estraro elektita en la jarkunveno decidis pri jenaj aranĝoj ĉi-sezone:

En aprilo ni aranĝos Danio-vesperon mardon la 19-an. La kunveno okazos je la 18-a horo en la oficejo. Ni konatiĝos kun la ĉi-jara kongresa lando.  Eble vi eĉ lernos kompreni iom la danan lingvon, ekz . esprimi nombrojn. Ĉu vi scias aŭ divenas kiom estas halvtreds?

En majo ni invitas vin al ludvespero. Vi certe konas la popularan televidan programon “Kymppitonni”. Ĉi-foje ni ludos la samon, sed en esperanto. Bona okazo uzi sian cerbon kaj lerni kiel esprimi aferojn sen mencii ilian nomon. La ludvespero okazos mardon 10.5. je la 18-a horo en la oficejo.

En junio ni planas fari someran ekskurson al Luukki, kiu estas naturripozejo de la urbo Helsinki. La planata tago estas dimanĉo 5.6. Pliaj detaloj venos poste.


Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: