Skip to content

Kien iri venontjare?

1.12.2011
tags:

Esperantujo ofertas ankaŭ en la jaro 2012 multajn interesajn vojaĝcelojn.

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 28 julio – 4 aŭgusto 2012, en fora Hanojo – Vjetnamio. La Universala Kongreso estas la plej granda kaj prestiĝa esperantoaranĝo. Almenaŭ ĝis nun finnoj ne montris grandan interesiĝon pri tiu ĉi kongreso, ĉar nur du aliĝis. Eble interesiĝo kreskos kiam estos haveblaj pli detalaj informoj. En Vjetnamio estis aktiva esperantomovado dum la milito. Poste pro ŝanĝiĝantaj kondiĉoj interesiĝo pri esperanto malkreskis, sed lastatempe venis novaĵoj pri multaj junaj lernantoj de esperanto en tiu lando. Por pliaj informoj sekvu la kongresan retejon de UEA kaj la retejon de la Hanoja LKK.

Ankaŭ pli proksime estas pluraj alternativoj. La 48-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-48) okazos en Estonio. Ĝis nun tamen ne venis pli detalaj informoj.

En Ukrainio okazos Aroma Jalto-201224-a Esperanto-festivalo, 29.04 – 09.05.2012. Ukrainaj esperantistoj invitas vin viziti la plej prestiĝan kuraclokon de Ukrainio, krimean urbon – Jalton. Tie okazos la tradicia E-festivalo “Aroma Jalto-2012”. Belega ekzotika naturo, altaj montoj, senlima Nigra maro, florantaj kreskaĵoj, historiaj kaj naturaj vidindaĵoj inspiros Vian animon kaj iĝos neforgesebla evento de la jaro. Retejo: http://aromajalto.ukrainio.org.ua/.

16-20 de julio okazos Eŭropa Esperanto-Kongreso en Galivo (nacilingve Gaillimh – Galway), Irlando. Kongresoj de Eŭropa Esperanto-Unio okazas ĉiun duan aŭ trian jaron kaj estas bona okazo por Eŭropaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por esperanta agado en Eŭropa Unio. Ĉeftemo en Galivo estos “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli” kun emfazo pri lernfaciligaj ecoj de Esperanto por lernado de aliaj lingvoj. Estos aranĝita ankaŭ tritaga antaŭkongreso en Dublino kaj regiono Wicklow kaj eĉ du postkongresoj – unu al Aran Insuloj kaj alia al Conamara/Connemara. La aranĝojn prizorgos profesiaj fakuloj pri kongresoj. Pliaj informoj en http://eeu-kongreso.webnode.com/

La 79-a Kongreso de Esperanto en Italujo okazos en Mazaradelvalo (Mazara del Vallo) 18-25 de aŭgusto. Bedaŭrinde (el nia vidpunkto) tiu tempo estas la plej varma kaj plej aktiva turismosezono en Italio, despli en Sicilio, kie mazaradelvalo situas. Pliaj detaloj pri la programo ankoraŭ ne haveblas, sed kutime italaj kongresoj havis altnivelan kaj interesan programon. Ĉi-jare (do en 2011) al la itala kongreso aliĝis preskaŭ 300 personoj el trideko da landoj. Se vi ne timas varmegon, ni rekomendas kaj Sicilion kaj la kongreson. Pliaj informoj http://kongreso.esperanto.it/79/indice.php?lingvo=eo

Arkones signifas ARtaj KONfrontoj en ESperanto. Dum lastkelkaj jaroj el ĝi kreiĝis unu el la plej aktivaj kulturaj aranĝoj en Esperantujo. Arkones estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznań, Pollando, certe unika kaj unu el la plej grandskalaj manifestacioj de Esperanto-kulturo. La sekva Arkones okazos 21-23 de septembro 2012. Partopreno estas malmultkosta kaj organizantoj antaŭvidis multajn rabatojn por junuloj! Pliaj informoj en http://arkones.org/eo.

Vi povas konatiĝi kun antaŭaj Arkones per la elsendoj de Varsovia vento.

Jen kelkaj rekomendoj, pliajn vi povas trovi ekz. per la hungara retkalendaro.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: