Iri rekte al la enhavo

Nova retradia projekto: Muzaiko

31.1.2012

Muzaiko estas tuttempa tutmonda tutmojosa tutesperanta retradio!

La stacio ludas por vi 24 horojn en tago muzikon, programerojn, novaĵojn, informojn, raportojn, arkivaĵojn kaj multe pli!

Nun aŭskulteblas la provelsendo, dum kio la teknika teamo laboras por sendependiĝo de la stacio, por ebligi pli facilan aŭskultadon de Muzaiko kaj elŝutadon de la babila sonmaterialo. Dum tiu tempo ni petas vian helpon, aŭ se vi ne havas tempon por helpi, vian paciencon! – tiel reklamas sin la retejo de Muzaiko.

Fakte la retejo estas daŭre en provstadio sed jam la provelsendo vekas esperon, ke tiu ĉi projekto povas krei ion novan en Esperantujo. En la elsendo estas novaĵoj, eroj el jam ekzistantaj esperantlingvaj podkastoj, muziko en Esperanto, kaj reklamoj pri Esperanto-aranĝoj. Por aŭskulti klaku la suban bildon.

Muzaiko - tuttempa esperanta retradio

No comments yet

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Google photo

Vi komentas per via konto de Google. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: