Denove okazos KEF kaj BET
Multaj el niaj membroj ankoraŭ memoras Kulturan Esperanto-Festivalon KEF 2000 kiu okazis en nia urbo kaj al kies organizado nia klubo multe kontribuis. Nun venis al ni informo, ke por la 10a fojo junuloj en Nordio aranĝas “Kulturan Esperanto Festivalon” – jam la 10an fojon. Ĝi okazos de la 10a ĝis la 16a de julio 2012 en Hillerød (norde de Kopenhago en la insulo Sjælland) en Danio.
KEF estas festivalo kie oni prezentas altkvalitan originalan esperanto-kulturon. La unuaj tagoj de la festivalo estas pli metiejaj kaj la lastaj tagoj pli distraj. La festivalo estas festivaleja en sia formo, tiusence ke oni loĝas primitive kaj tiel la kostoj ne estos tiom altaj, eĉ se Danio estas unu el la plej multekostaj landoj en la mondo.
Por pliaj informoj vizitu la retejon http://kef10.saluton.dk/
Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET) 2012 okazos en Estonio de la 4-a ĝis la 8-a de julio. Honore de la 90-jariĝo de la fonda kongreso de EAE en 1922 en la urbo Tartu la loko de la renkontiĝo estos la vilaĝo Pala je 50 km de Tartu. Ankaŭ BET estas aranĝo kiun oni povas partopreni sen multe da mono, ĉar ĉiuj prezoj estas modestaj. La partoprenantoj loĝos en tendoj, sur matracoj en klasĉambroj, en komunloĝejo aŭ en ripozejo Aarde Villa apud la lago Peipsi.
La temo de BET-48 estas “Kultura kaj lingva diverseco”. La programo enhavos tradiciajn prelegojn de la somera universitato, kursojn kaj diskutrondojn antaŭtagmeze kaj ekskursojn posttagmeze.
Pliaj informoj ĉi tie: http://www.perereisid.ee/est/bet48/informilo11/