Skip to content

Ekskurso al Kaunissaari 9.6.2012

7.3.2012

La tradicia somera ekskurso de Esperanto-klubo de Helsinki direktiĝos ĉi-jare al Kaunissaari. Ĝi estas naturekskursejo apartenanta al la urbo Helsinko. La insulo situas ĉ. 20 kilometrojn oriente de Helsinko en la insularo de Sipoo. Estas diversaj servoj: ekz. lueblaj kabanoj, sauno, tendoplacoj, kafejo, naturpado ktp. Somere estas regula ŝipveturado al la insulo el Vuosaari. La veturo daŭras ĉ. 60 minutojn.

Nia ekskurso okazos sabaton la 9-an de junio. Nek la horaro nek la prezoj de la  ŝipveturado ankoraŭ estas konataj. Ni informos pri ili tuj kiam ili estos haveblaj. Laŭplane ni ekveturos antaŭtagmeze el la haveno de Vuosaari, restos kelkajn horojn en la insulo kaj revenos per posttagmeza ŝipo.

Ni aranĝos komunan piknik-manĝaĵon. Estos ekz. pano, fromaĝo, kolbaso, legomoj, fruktoj ktp. Trinkaĵojn ĉiu prizorgas mem. Post ioma promenado en la insulo ni serĉos bonan lokon kaj preparos la piknikon. Se vi volas partopreni ĝin, vi devas antaŭanonci pri via partopreno kaj kunpreni 10 eŭrojn por kovri la kostojn.

Legu pli pri Kaunissaari http://www.hel.fi/hki/liv/fi/Ulkoilu/Saaristossa/Kaunissaari

Advertisements
One Comment leave one →
  1. Tuomo Grundström permalink
    7.3.2012 12.59

    Saluton! Espereble estos bela vetero en la ekskursa tago. – En la sama tago estos okazigata – ankaux en Helsinki – ILEI-ekzameno de esperanto, se sin anoncos almenaux kvin ekzamenontoj

    Ĉu ekzameniĝi?
    Hodiaŭ la 23an de februaro ni havas kvar aliĝintojn por la skriba ekzameno la 9an de junio en Helsinki! Kiu estas tiu kvina, kiu realigos nian planon, ĉar devas ĉeesti minimume kvin? Ĉiu plia persono estas tre varme bonvenigita.

    Informojn pri la ekzameno vi trovas en Esperantolehti 1/2012 kaj en http://www.esperanto.fi/elfi/Aktualaĵoj.

    Sylvia Hämäläinen

    Atentis Tomas’

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: