Skip to content

Ĉu la majaoj antaŭdiris mondfinon?

15.4.2012

Vi verŝajne aŭdis pri la mirinda kalendaro de la majaoj, kiu komenciĝis en aŭgusto de la jaro 3114 antaŭ nia erao kaj finiĝos la 21-an de decembro ĉi-jare. Kion tio signifas? Ĉu la majaoj antaŭdiris ke nia mondo finiĝos tiam?

La majaoj estis mezamerika popolo loĝanta en teritorio kiu nuntempe apartenas al Meksiko, Gvatemalo kaj Belizo. Ili havis alte evoluintan civilizacion kiu tamen grandparte pereis jam antaŭ pli ol mil jaroj. Multaj dokumentoj estis detruitaj post la alveno de Kolumbo, sed lastatempe oni lernis deĉifri la majaan skribon. Tial nun oni scias pri ili multe pli ol antaŭe.

Estas multaj teorioj, venu aŭdi pri ili. Sakari vizitis Majalandon antaŭ kelkaj jaroj kaj informiĝis pri la afero.  Ni kolektiĝos en la oficejo mardon la 15-an de majo je la 18-a horo.

Mayan Zodiac Circle

(Foto el Wikimedia commons)

Advertisements
One Comment leave one →
  1. ram tzul permalink
    10.9.2012 22.07

    “La majaoj estis mezamerika popolo”
    La majaoj estaaaas mezamerikaj popoloj. Ne mortigu nin vorte.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: