Skip to content

Ekskurso al Kaunissaari la 9-an de junio

14.5.2012

Nia tradicia somera ekskurso direktiĝos ĉi-foje al Kaunissaari kaj okazos la 9-an de junio. Kaunissaari estas naturekskursejo apartenanta al la urbo Helsinko. La insulo situas ĉ. 20 kilometrojn oriente de Helsinko en la insularo de Sipoo. Estas diversaj servoj: ekz. lueblaj kabanoj, saŭno, tendoplacoj, kafejo, naturpado ktp. Somere estas regula ŝipveturado al la insulo.

Ni veturos per ŝipo de Cardinal Marine, kiu ekveturos je 11.00 el la haveno de Vuosaari. Reveno okazos je 16.30. La veturo daŭras ĉ. 60 minutojn. Ir-revenbileto kostos 18 eŭrojn. Ni aranĝos komunan piknik-manĝaĵon. Estos ekz. pano, fromaĝo, kolbaso, legomoj, fruktoj ktp. Trinkaĵojn ĉiu prizorgas mem. Post ioma promenado en la insulo ni serĉos bonan lokon kaj preparos la piknikon. Se vi volas partopreni ĝin, vi devas antaŭanonci pri via partopreno al iu el la estraranoj aŭ retpoŝte esperanto (ĉe) bastu.net kaj kunpreni 10 eŭrojn por kovri la kostojn.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: