Skip to content

Al Alando!

19.7.2012

La tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos  ĉi-jare en Alando de la 14-a ĝis la 16-a de septembro. La programo estas ĉefe turisma kaj enhavas i.a. viziton al la loka registaro kaj tuttagan ekskurson al diversaj insuloj. Kompreneble estos ankaŭ konatiĝo kun vidindaĵoj de Mariehamn kaj agrabla kunestado en esperantista etoso. Cetere, ĉu vi scias kial la urbo nomiĝas Mariehamn (haveno de Maria)? Kiu estis tiu Maria?  La fondo de la urbo en 1861 ligiĝas al la Krimea milito kaj detruado de la tiam konstruata fortikaĵo de Bomarsund. La urbo estis nomita laŭ Maria Aleksandrovna, edzino de caro Aleksando II. Lastjare la urbo festis sian 150-jariĝon.

La unua aliĝperiodo jam pasis. Dum ĝi aliĝis kelkdeko da partoprenantoj el Finnlando kaj Svedio. Ankoraŭ estas liberaj lokoj, sed se vi volas partopreni, nun estas la tempo decidi pri tio. Notu ke ankaŭ en septembro en la insularo okazas diversaj aktivadoj, tial oni devas mendi frue. Post 15.8.2012 oni ne povas garantii, ke estos lokoj sur ŝipoj kaj hoteloj je anoncitaj prezoj.

Se estos sufiĉe da dezirantoj, ni povas rezervi komunan trajnbileton de Helsinki al Turku. Tiamaniere ni povos ĝui kunestadon jam survoje. Por atingi la ŝipon, kiu ekveturos el Turku je 8.45, estas trajno kiu ekveturos de Helsinki je 5.20 kaj estos en la haveno de Turku je 7.41. Revena trajno ekveturos el la haveno de Turku je 20.35 kaj atingos Helsinki je 22.58. Se vi volas partopreni, informu pri tio retpoŝte al esperanto (ĉe) bastu.net. Trajnbiletoj estas plej favorprezaj, se oni rezervas ili minimume unu monaton antaŭ la veturo, tial ni atendas viajn aliĝojn nur ĝis vendredo 10.8.2012.

Por pliaj informoj kaj aliĝilo vizitu la retejon de EAF. Informoj ankaŭ en Esperantolehti, sed la plej aktualajn inform0jn vi trovos en la retejo.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: