Skip to content

El Alando

17.9.2012

Kvardeko da esperantistoj el Finnlando kaj Svedio veturis al Alando por ĝui la Aŭtunajn Tagojn de EAF. Ni ekveturis el Turku,  la svedoj el Stokholmo sed ni ĉiuj atingis Mariehamnon samtempe.

Kontraŭ pluvo kaj vento iras la vojo de esperantistoj. Vendredo estis ŝtorma, sed dum la ekskursa tago (sabato) la suno jam brilis kaj belega aŭtuna vetero dorlotis nin.

En la memregada domo ni estis varme akceptitaj de konataj homoj. Poste ni vidis filmon kaj aŭdis klarigon pri la memregada sistemo de Alando.

Petolaj buboj okazigis poresperantan manifestacion en la alanda parlamentejo.

Gastoj el Belgio kaj Svedio atendas la komencon de la tuttaga ekskurso.

Nia unua celo estis la impona poŝtdomo de Eckerö per kiu la cara registaro montris sian potencon.

Poste la vojaĝo daŭris al la kastelo de Kastelholma. Tie esperantistoj konatiĝis kun la vivo de antaŭaj generacioj.

Lunĉo estis servita en la restoracio de Jan Karlsgården (Jan Karlsgårdens Wärdshus). Ni manĝis viandobuletojn de bopatrino kaj kiel deserton alandan patkukon. Kiel ili aspektas? Bildoj en aparta albumo (ligilo en la fino).

Lunĉo estas jam prenita, memoraĵoj aĉetitaj, nun la ekskurso povas daŭri al la domo de la alanda aŭtoro Anni Blomqvist.

Kia bela tago, oni povis eĉ sunumi sin!

Kvin homoj, kvin nacioj sed ĉiuj parolas unu lingvon.

Notu, ke vi povas pligrandigi la bildojn alklakante ilin aŭ rigardi pliajn fotojn en aparta albumo.

Advertisements
4 Komentoj leave one →
  1. 18.9.2012 8.58

    Ja la pramoj vane preterpasas tiun insularon nokte, kiam nenio videblas… 🙂

    • Sakari permalink*
      18.9.2012 14.16

      Estas aliaj pramoj kiuj veturas dum la tago tiel ke eblas vidi la insularon. Tiam oni devas ekiri frue matene.

  2. Tuomo Grundström permalink
    18.9.2012 21.12

    Cxu vi permesas uzi en E-lehti?

    Sal. Tomas’

    • Sakari permalink*
      18.9.2012 23.00

      Jes mi permesas uzi en E-lehti. Se bezonata mi havas de la fotoj pli bonkvalitajn originalojn.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: