Skip to content

Senhalte pli ol unu jaron

15.12.2012

muzaiko-emblemo

Jes, tiom longe jam daŭris la programo de esperanta retradio Muzaiko. Pri tiu unika fenomeno en Esperantujo parolis Veronika Poór dum la ĉi-jara Zamenhof-festo la 15-an de decembro en la sidejo ĉe Siltasaarenkatu.

Muzaiko estas tutmonda, tuttempa kaj tutvolontula retradio kreita kaj prizorgata de pli ol cent-persona teamo kunlaboranta por unu celo: krei kanalon por esperanta muziko, novaĵoj kaj babilaj programoj aŭskulteblaj kie ajn kaj kiam ajn. Dum unu jaro la ideo fariĝis realaĵo kaj la radio atingis sian publikon. Ĉiumonate okazas pli ol 10 000 aŭskultoj kaj la nombro kreskas.

Veronika rakontis, ke la radio havas kunlaborantojn en 30 landoj kaj en ĉiuj kontinentoj. En la radio estas bezonataj pluraj diversaj spertoj: ne nur redaktoroj aŭ parolistoj, sed ankaŭ organizantoj, desegnistoj, muzikistoj, muntistoj kaj komputilistoj inter aliaj.

Pliaj kunlaborantoj estas bonvenaj. Kaj ni ĉiuj, eĉ se ni ne havas lertojn aŭ tempon por helpi, ni estas bonvenaj aŭskulti kaj komenti la programojn.

Se vi volas scii pli aŭ aŭskulti la radion, alklaku la supran bildon.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: