Skip to content

Kien vojaĝi en 2013?

28.12.2012

Ankaŭ en la jaro 2013 Esperantujo ofertas plurajn interesajn vojaĝocelojn. Jen kelkaj inter ili.

logo-psi2Printempa Semajno Internacia (29-a PSI) en St. Andreasberg (Harz), Germanio. Programo kun prelegoj, ekskursoj kaj diversaj kursoj kaj vizito de la paska leporo. Infanoj kaj junuloj havas sian propran programon. Informoj  psi@esperanto.de  aŭ Printempa Semajno Internacia (29-a PSI).

Sveda esperanto-kongreso okazos en majo 2013. Pliaj informoj ankoraŭ ne estas haveblaj, sed aperos baldaŭ en la sveda retejo esperanto.se.

rf-emblemo-eoRoskilde Festivalo 2013 en Roskilde, Danio 28.6.-8.7.2013. Partoprenu senpage en la plej granda muzikfestivalo de Eŭropo! DEJO invitas vin! Vizitu! La Roskilde Festivalo dum pli ol 40 jaroj okazadas en Roskilde, Danio, kaj nuntempe havas 110 000 partoprenantojn, el kiuj 27 000 estas volontuloj. Kaj el tiuj 27 000 volontuloj, ĉirkaŭ cent (espereble) estos esperantistoj. Vi kiel volontulo laboros kvarfoje 8 horojn, do 32 horojn dum la tuta semajno. Ni donas bazejon kun sofoj, senpagan manĝon dum tuta semajno, tendojn kaj limigitan kvanton da matracoj kaj dormsakoj. Se vi volas privatecon, kunportu propran tendon.

La tradicia ĉiujara somera esperantista aranĝo Baltiaj Esperanto-Tagoj – 49 ( BET-49 ) okazos 6-14.7.2013 en litova urbo UTENA oriente de Litovio. La tuta programo okazos en ejoj de Kolegio de Utena. Ĉiuj partoprenantoj povos loĝi en studenta domo de Kolegio, dezirantoj povos loĝi ankaŭ en hoteloj. Manĝado – ankaŭ en manĝejo kaj bufedo de Kolegio. Por vidi Informilon de BET-46 kaj aliĝilon alklaku la koncernan ligilon.

uk98La 98-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Rejkjaviko 20 julio – 27 julio 2013. La temo de la 98-a estas “Insuloj sen izoliĝo: por justa komunikado inter lingvokomunumoj”. La kongreso okazos en nova kaj moderna koncertejo/kongresejo Harpa, urbocentre de Rejkjaviko.

Al Islando eblas flugi rekte el Finnlando, sed por aventuremuloj ekzistas ankaŭ la ebleco veturi per pramŝipo el Norda Danio tra Feroaj Insuloj al Orienta Islando.

Pliaj informoj www.uea.org/kongresoj/

99980-a Itala Esperanto-Kongreso en Castellaro apud San Remo 3-10.8.2013. Se vi ne partoprenis italan kongreson ĝis nun, pensu pri io meze inter la kleriga parto de la UK kaj la ekskursoj de la UK (sed tre pli malmultekostaj), meksika festo, feriaj kluboj ĉe la maro Mediteraneo kaj festivalo de Esperanto-muziko kun rimarkinda junulara partopreno kaj etoso. Ĝi okazas en Kastelaro, apuda urbeto de Sanremo, preskaŭ ĉe la landlimo inter Italio kaj Francio, en la konata Lazura Marbordo.

arkones

29-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto “ARKONES” en Poznań, Pollando. ARKONES estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo. Ĝi estas certe unika kaj kun ĉ. 200 partoprenantoj, unu el la plej grandskalaj manifestadoj de esperanto-kulturo kaj unu el la plej riĉprogramaj eventoj. Tobiasz Każmierski tobiasz@esenco.org

Advertisements

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: