Skip to content

Niaj printempaj renkontiĝoj

16.3.2013

La estraro decidis pri jenaj aranĝoj ĉi-sezone.

En marto post la vintraj tagoj de EAF en Helsinko okazos legovespero en la oficejo mardon 19.3.2013 je 17-19 horo. Venu aŭskulti legadon aŭ kunprenu vian preferatan libron kaj laŭtlegu ion el ĝi al la aŭskultantoj.

En aprilo okazos elementa kurso de esperanto 13.-14.4. Instruos Sylvia Hämäläinen. Lernontoj sin anoncu al la oficejo dum la mardaj vesperoj aŭ telefone al la respondilo kiam ajn. Eblas aliĝi ankaŭ retpoŝte esperanto@bastu.net. Temas pri dutaga (sabato-dimanĉo) enkonduka kurso al esperanto laŭ materialoj de la instruisto, kunprenu 10 eŭrojn por la kostoj.

En majo ni konatiĝos kun la ĉi-jara kongreslando Islando. Sigrún Bessadóttir, islandanino laboranta en la islanda ambasadejo en Helsinko rakontos al ni (finne) pri sia hejmlando mardon 7.5. je la 18-a horo en la oficejo. Bonvenon.

En majo okazos ankaŭ nia tradicia somera ekskurso. Ĉi-jare ĝi okazos iom pli frue ol kutime, nome jam sabaton 18.5. Nia celo estos la helsinka zoo, bestoĝardeno Korkeasaari. Ni veturos tien per ŝipo, tial ni kolektiĝos en Merkata placo (Kauppatori) je la 13-a horo. La horaro de la ŝipo ankoraŭ ne estis havebla kiam ni skribis tiun ĉi cirkuleron. Vi povas veni ankaŭ per aŭtobuso 16 aŭ propra veturilo al Mustikkamaa. Tiukaze vi trovos nin en la haveno de Korkeasaari post la alveno de la ŝipo, proksimume je la unua kaj duono.

Vi estas kore invitata partopreni niajn renkontiĝojn. Ne forgesu ankaŭ niajn mardajn vesperojn. Iu el nia klubo, EAF aŭ FEJO deĵoros en la oficejo ĉiun mardon je 17-19. Venu babili aŭ legi librojn kaj revuojn.

Advertisements
2 komentoj leave one →
  1. 16.3.2013 16.33

    En la unua alineo „la aŭtunaj“ eble estas mistajpo, ĉu?

    • Sakari permalink*
      17.3.2013 0.22

      Dankon pro la atentigo, fakte temas pri vintraj tagoj!

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: