Skip to content

Vizito al Korkeasaari

9.5.2013

Nia islanda vespero bone sukcesis. Sigrún Bessadóttir, islandanino laboranta en la islanda ambasadejo, rakontis pri diversaj aspektoj de Islando. La aŭskultantoj faris multajn demandojn.

Nia vizito al Korkeasaari proksimiĝas. Ĝi okazos sabaton 18.5. Ni veturos tien per ŝipo el Merkata placo (Kauppatori). La ŝipo ekveturos je 13.20. La antaŭe indikita horo estis la 13-a, sed la ŝipo veturas ĉiun 40-an minuton. Tial ni estos en la insulo iomete pli poste ol ni antaŭkalkulis. La prezo estas 18 eŭroj (inkluzivas ir-revenan ŝipbileton kaj enirbileton al la zoo, el Mustikkasaari la enirbileto kostas 12 eŭrojn).

Jam anticipe preparu vin al la vizito studante nomojn de la bestoj en esperanto.

Dum nia partopreno en Azia Kongreso en Mongolio en la jaro 2010 ni vizitis Hustai Nacian Parkon kaj vidis tie prĵevalski-ĉevalon (=mongolia sovaĝa ĉevalo, finne mongolianvillihevonen). Korkeasaari estas unu el la malmultaj lokoj en la tuta mondo kie vivas tiu rara ĉevalo. Ĝi prosperas en Korkeasaari. La plej juna estas ĉevalido kiu naskiĝis en februaro ĉi-jare. Legu pli pri tiu specio en esperanta Vikipedio.

takhi takhi

Mongolia sovaĝa ĉevalo, mongole taĥi, fotita en Hustai Nacia Parko.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: