Skip to content

Vizito al Korkeasaari II

20.5.2013

P1390023

Esperantistoj ĵus alvenintaj al la bestoĝardeno.

P1390026

Korkeasaari havas bestojn el diversaj partoj de la mondo, sed ĉefe rarajn protektendajn speciojn. Tamen bestoj ne estas nur en kaĝoj, interesaj estas ankaŭ la sovaĝaj birdoj nestantaj en tiu insulo. Inter ili estas blankvanga ansero, birdo kiu antaŭ dudeko da jaroj estis liberigita ĝuste ĉi tie. Post tio ili tiel pliiĝis ke kelkaj homoj jam sentas sin ĝenitaj.

P1390033

Unu el niaj celoj estis mongolia sovaĝa ĉevalo (pĵevalski-ĉevalo). Ĉi-jare ili havas du idojn.

P1390037

Alia sovaĝa birdo kiu eknestis en Korkeasaari – hematopo (marpigo).

P1390046

Moskobovo (ovibovo) estas eŭropa mamulo, kiu praktike malaperis en la naturo, sed same kiel mongolia sovaĝa ĉevalo, konserviĝis en bestoĝardenoj kaj estas reenkondukita en la naturon.

P1390050

Neĝostrigo.

P1390057

Jen blankvangaj anseroj nestantaj en Korkeasaari. La ino verŝajne jam havas ovojn. La virbesto kontrolas la ĉirkaŭaĵon kaj forpelas ĉiun kiu tro proksimiĝas.

P1390058

P1390068

Jen hematopo duan fojon. La foto estas farita en kaĝo de aziaj hufuloj. Se vi rigardas atente, vi povas vidi, ke en la nesto jam estas unu ovo. Espereble la hufuloj ne surtretos la neston.

P1390115

Pavoj libere vagadas en la bestoĝardeno. Ili facile saltas super la barilojn. Se vi estas bonŝanca, vi povas vidi kiel virpavoj eletendas sian voston.

P1390125

P1390117

Jen mamulo venintaj de tre malproksime. Por finnoj tiuspecaj bestoj ĉiuj estas kanguruoj, sed pli precize tiu ĉi estas valabio.

P1390025

En la insulo jam floras multaj printempaj plantoj. Tiu ĉi frua floro nomiĝas doroniko.

P1390133

P1390137

Tiu ĉi madagaskara geko eble estas la favorito de esperantistoj?

Advertisements
2 komentoj leave one →
  1. Synnöve permalink
    20.5.2013 22.10

    Bedauxrinde Sakari ne videblas en bildoj..La vetero estis tre konvena por la viziti kaj gxuis rigardi bestojn kaj printempajn florojn. Ankaux almenaux mi sxatis rigardi la infanojn, kiuj vizitis la gxardenon kaj de tempo al tempo diris ion pri bestoj aux vizitantoj.La lasta bildo “kekko” estis la plej esperantista cxi foje.

  2. Tatu Lehtilä permalink
    23.5.2013 15.08

    Dankon pro la bonegaj bildoj en ĉi tiu skribaĵo! Via ekskurso ŝajnis interesa.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: