Skip to content

Aŭtuna agado

20.9.2015

Komenciĝis nova sezono. Ĉi-aŭtune ni proponas al vi jenon.

6.10. Kluba vespero en la oficejo je la 18-a horo. Temo: someraj renkontiĝoj. Partoprenintoj de la Universala Kongreso en Lillo, Itala Kongreso en San Benedetto del Tronto kaj Aǔtunaj Tagoj de EAF en Lahti rakontos pri siaj spertoj. Se vi partoprenis iun alian esperanto-renkontiĝon, vi estas bonvena rakonti ankaǔ pri ĝi.

24.10. 60-jariĝa festo de Fondumo Esperanto (Esperanto-säätiö). La fondumo festos sian 60-jariĝon sabaton, la 24-an de oktobro, de la 14-a ĝis la 16-a horo, en Universitato de Helsinko (lekciejo 13 de la ĉefa konstruaĵo de la Universitato de Helsinko, adreso Fabianinkatu 33). La festparolanto estos profesoro Mark Fettes, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Kontribuos ankaŭ Anna Ritamäki-Sjöstrand kaj Tatu Lehtilä. Muzikan interludon plenumos la kvarteto Virta: Anna Grundström (violonĉelo), Pauliina Puukko kaj Saara Ertamo (violono), kaj Jenni Antikainen (aldo). Ĉiuj amikoj de esperanto estas bonvenaj.

17.11. Kluba vespero en la oficejo je la 18-a horo. Nia hodiaŭa temo estas hejmaj bestoj, kiuj por multaj homoj estas kvazaŭ familianoj. Jukka Pietiläinen rakontos pri siaj katoj.

13.12. Zamenhof-taga festo ĉe Ritva. La vera tago de tiu festo estos 15.12. sed ni kolektiĝos jam la antaŭan dimanĉon, do13.12. Ritva promesis kuiri al ni kristnaskan kaĉon. La renkontiĝo komenciĝos je la 14-a horo. Se vi intencas veni, bv. antaŭanonci pri via alveno retpoŝte al esperanto@bastu.net. En la respondo vi ricevos pli detalajn informojn pri la loko.

Tiuj membroj, kiuj ankoraŭ ne pagis la ĉi-jaran kotizon, ricevos kune kun nia sekva cirkulero atentigon kaj pagilon. La kotizo estas 22 eǔroj (aŭ 11 eŭroj, se vi estas junulo aŭ familiano de plenpaganta membro). Bv. pagi kiel eble plej baldaŭ. Pagante membrokotizon uzu referenckodon 107. Nia bankkonto Nordea 101130-22917, IBAN: FI63 1011 3000 2291 78.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: