Skip to content

Rekomendoj por 2016

13.12.2015

Jen kelkaj elektitaj eventoj okazontaj en Esperantujo dum 2016. Por vigligi vian esperantovivon vizitu almenaŭ unu aranĝon.

Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando 12.-13.3.2016 en Hämeenlinna. Pliaj informoj en la koncerna retpaĝo de EAF.

bet_5252-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj estas tradicia aranĝo de baltiaj (Estonio, Latvio, Litovio) esperantistoj, aranĝita jam pli ol kvindek fojojn. Ĉi-foje ĝi okazos en Birštonas, Litovio je 02.-10. de julio 2016. Ankaŭ finnoj aktive partoprenis la antaŭajn BETojn, certe ankaŭ tiun ĉi. Birštonas situas en la sudo de Litovio, ne malproksime de Kaunas.  Jam pli ol cent personoj aliĝis al la 52a BET.

Pliaj informoj en la retejo de Litova Esperanto-Asocio.

Esperanton kesäkurssi Iisalmessa 14.-17.7.2016.Erinomainen mahdollisuus oppia esperantoa Suomessa. Opettajaksi tulee Oriveden kurssilta tuttu Gražina Opulskienė. Ohjelmassa on opetusta päivittäin 5-6 tuntia. Opiskelijat jakautuvat ryhmiin taitojensa mukaan. Kieleen vasta tutustuvat aloittavat alkeista ja jatkoryhmä syentää kielitaitoaan. Esperantoa käytetään totta kai myös vapaa-aikana, jolloin mm. osallistumme maatalon töihin ja tutustumme paikkakunnan nähtävyyksiin yhdessä.

Kurssipaikka Nerkoniemen kylätalo sijaitsee lähellä Iisalmen esperantoklubin puheenjohtajan Onni Kauppisen maatilaa. Kurssimaksu on 55 €/vuorokausi, jos yöpyy Onnin maatilalla yhteismajoituksessa (osin teltassa). Jos valitsee muun yöpymispaikan (esim. hotellin Iisalmessa), maksu on 40 €/vuorokausi. Kumpaankin maksuun kuuluu opetus, ruokailut, retkikulut pääosin sekä kuljetukset iisalmesta kurssipaikalle ja takaisin.

Ilmoittautumiset Suomen esperantoliiton sihteerille: Tiina Oittinen, eafsekretario (at) esperanto.fi, puh. +358 50 549 4709.

UK-NitroUniversala Kongreso estas ĉiam la plej amasa evento en Esperantujo. La 101-a UK  okazos 23 — 30 de julio 2016 en Nitro, Slovakio. La temo de la ĉi-jara kongreso estos “Socia justeco — lingva justeco”.

Nitra estas, kun 78 033 loĝantoj (2014), la sesa plej granda urbo de Slovakio. Ĝi situas ĉe la piedo de la monteto Zobor, en la okcidento de la lando, 75 km for de la ĉefurbo Bratislavo. Ĝi estas facile atingebla de tie per buso.

Pliaj informoj en la retejo de UEA kaj tiu de la Nitra LKK. Vi povas sekvi ankaŭ la blogon de la organizantoj.

Estas planata buskaravana vojaĝo el Helsinko al Nitro. Se vi interesiĝas, bv. kontakti Tiina Oittinen, kontaktinformoj supre.

esperanto83a83a Itala Kongreso de Esperanto 20.-27. de aŭgusto en Frascati (apud Romo). Italaj kongresoj ne estas nur por italoj, sed por esperantistoj el ĉiuj landoj. Kutime partoprenas ilin kelkcento da homoj. Ĉi-foje la loko estas aparte bone atingebla, ĉar de Romo estas nur duonhora veturado al Frascati. La temo de la kongreso estos “instruado de lingvoj en eŭropaj lernejoj”.

Pliaj informoj pri la kongreso en la  retejo de Itala Esperanto-Federacio.

Krom la supremenciitaj, diversaj esperantaj eventoj okazas ĉiusemajne. Ni mencias nur kelkajn: Mezorienta renkontiĝo 1.-4.4.2016 (Ürgüp, Turkio), Migrado en Burgundio 17.-22.4.2016 (Colmar, Francio), Velado sur la Mediteranea Maro 1.-5.6.2016 (ekde Ĝenovo, Italio), Ĉendancado en Svedio dum Elfrida Festo 26.6.-2.7.2016 en Dala-Fluda paroko (Svedio), SAT-kongreso 16.-23.7.2016 en Herzberg am Harz (Germanio) kaj Internacia Junulara Kongreso (IJK) 16.-23.7.2016 en Wrocław (Pollando).

Plenan liston vi trovos ĉi tie.

Advertisements
No comments yet

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: