Skip to content

Sugestoj por via somero

22.2.2017

Por konservi kaj plibonigi la lingvoscion estas rekomendinde al ĉiu esperantisto partopreni iun internacian esperanto-aranĝon. Jen kelkaj aranĝoj kiuj jam dum pluraj jaroj ĝuis popularecon inter diverslandaj esperantistoj.

emblemo_eta  60283 latvia
 germana2  afisxohk76e3  logo_germana

 

94-a Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg 2-a – 5-a de junio 2017 (Pentekosto). Paco kaj milito kaj la komunikado estas la kongresa temo. La ĉefprelegon kontribuos Jomo Ipfel-kofer, pacaktivisto el Augsburg. Ankaŭ kelkaj ekskursoj tuŝas tiun temon.

Pliaj informoj baldaŭ aperos ĉe http://deutscher-esperanto-kongress.de/

Venontsomera Somera Esperantokurso de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos 15.-18.6. en la bela urbo Rauma [raŭma], kiu situas ĉe la marbordo en sud-okcidenta Finnlando. La ideo de la kurso estos lerni en praktikaj situacioj: dum butikumado, dum konatiĝo kun vidindaĵoj, dum diskutoj en la klasĉambro kaj promenante. La fama manlaboro en Rauma estas farado de punto kaj ni kompreneble konatiĝos kun ĝi, eble eĉ lernos iomete.

Pliaj informoj en la retejo de Esperanto-Asocio de Finnlando.

Hispana Esperanto-Federacio invitas vin partopreni en la 76a Hispana Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 23a ĝis la 25a de junio, en urbo Teruelo.

Dum 2017 la urbo festas la 800-jariĝon de la legendo de la Geamantoj de Teruel, plej fama historie kaj literature. Tial, la moto de la kongreso estas: “Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de Esperanto”.

La detaloj pri la programo aperos baldaŭ en tiu ĉi paĝo. Kiel kutime ĉe Hispanaj Kongresoj, ĝi estos riĉa, el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunkto. Ni povas jam anonci ke dum la kongreso ni ĝuos la reunuiĝon de la fama grupo Kajto, kiu koncertos kune post pluraj jaroj, okaze de sia jubileo.

La 53-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos ekde la 1-a ĝis la 8-a de julio 2017 en Liepāja – la 3-a plej granda urbo de Latvio (~ 80 mil da loĝantoj). Liepāja situas en la sudokcidento de la lando ĉe Balta Maro 220 km de Rigo.

Programo de BET-53 estos tradicia: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.

Pliaj informoj en la retejo de Latvia Esperanto-Asocio.

La laŭvica, 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazos 22 — 29 de julio 2017 en Seŭlo, ĉefurbo de Korea respubliko. La temo de la kongreso estos “Turismo kaj evoluo: Vojoj al daŭripovo”.

Pliaj informoj en la retejo de Universala Esperanto-Asocio.

La 84-a Itala Kongreso de Esperanto okazos 26.8.-02.09. en Herakleo. En la historio de Granda Grekujo estis pluraj Herakleoj, sed tian urbon vi ne trovos en nuntempaj italaj mapoj. Por havi imagon pri ĝia situo serĉu nuntempan urbon Policoro ĉe la plando de la “Italia boto”.

Pliaj informoj en la retejo de Itala Esperanto Federacio.

7a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA)
je 01a – 06a okt. 2017 (dimanĉe – vendrede) ĉe la meza Mozelo, en sudokcidenta Germanio. Diversaj migradoj en la regiono i.a. al Cochem, Beilstein kaj aliaj interesaj celoj ĉe la meza Mozelo.

Pliaj informoj ĉe https://www.esperanto.de/eo/ema2017.

Advertisements
One Comment leave one →
  1. Tuomo Grundström permalink
    22.2.2017 23.30

    NE FORGESU LA PLEJ PROKSIMAN, TEMPE KAJ LOKE:
    Vintraj Tagoj de EAF en HELSINKI, en Hotelo Arthur, 4. – 5.3.2017

    Vintraj Tagoj – Talvipäivät, Helsinki 4.–5.3.2017
    Hotel Arthur, Vuorikatu 19, Helsinki
    PROGRAMO – OHJELMA
    Sabato – lauantai 4.3.2017
    10.00–12.00 Kunvenoj de membroasocioj de EAF laŭ alvokoj. Jarkunveno de ELFI je 10:00. Suomen Esperantoliiton jäsenjärjestöjen kokouksia. ELFI:n vuosikokous klo 10.00.
    11.30–12.50 Akceptejo malferma en la aŭlo de la hotela kunvenejo. Ilmoittautuminen hotellin kokoustilojen aulassa.
    12.00–13.00 Lunĉo en la hotela restoracio (memserva tablo). Lounas hotellin ravintolassa.
    13.00–15.00 Malfermo de la Tagoj. Publika prelego de d-rino Heidi Grönstrand kaj podia diskuto pri du- kaj plurlingveco en literaturo kaj socia vivo (finnlingve, malferma al ĝenerala publiko). Hotela kunvenejo: Aŭditorio. Päivien avaus. Yleisöluento ja korokekeskustelu (suomeksi, muita kieliä sallitaan ja suositaan) aiheesta Kirjallisuuden ja yhteiskuntaelämän kaksi- ja monikielisyys, alustus aiheeseen tri Heidi Grönstrand. Hotellin kokoushuone: Auditorio.
    15.00–15.30 Kafo/teo. Kahvi/tee.
    15.30–17.30 Jarkunveno de EAF (komence kontrolo de rajtigiloj). Suomen Esperantoliiton vuosikokous (aluksi valtakirjojen tarkastus).
    17.30–19.00 Prezentado de filmoj kaj fotoj de la vivo de Vilho Setälä kaj pri aliaj eventoj. Libera kunestado. Libroservo malfermita. Filmejä ja valokuvia Vilho Setälän elämästä ja erilaisista tapahtumista. Vapaata yhdessäoloa. Esperantotavaroiden basaari.
    19.00–19.30 Akcepto de Societo Nino Runeberg (por membroj). Nino Runeberg -seuran vastaanotto (jäsenille).
    19.30–21.00 Vespermanĝo en la hotela restoracio laŭ mendoj (proprakoste). Illallinen hotellin ravintolassa etukäteistilausten mukaan (omakustanteisesti).
    Dimanĉo – sunnuntai 5.3.2017
    11.00–12.00 Gvidata vizito en la hejma muzeo de Mannerheim en Kaivopuisto. Ni kolektiĝos ĉe la muzeo iom antaŭe. Adreso: Kalliolinnantie 14.
    Opastettu vierailu Mannerheimin kotimuseoon Kaivopuistossa. Kokoontuminen museolla noin kymmenen minuuttia aikaisemmin. Osoite: Kalliolinnantie 14.
    12.30– Adiaŭa lunĉo en konvena restoracio proprakoste. Päätöslounas sopivassa ravintolassa omakustanteisesti.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: