Iri rekte al la enhavo

Ĉu parolviro fariĝu parolgvidanto?

21.9.2017
tags:

En Finnlando vekiĝis vigla diskuto, kiam grava ĵurnalo Aamulehti decidis, ke ĝi ne plu uzos seksismajn vortojn por profesioj kaj titoloj. Ekzemplo de tio estas prezidanto de parlamento, nuntempe konata finne kiel puhemies, svede talman (tradukite parolviro). Anstataŭ tio la ĵurnalo uzos vorton puheenjohtaja (parolgvidanto, t.e. prezidanto).

La finna lingvo multe evoluis tiurilate. Antaŭ cent jaroj estis apartaj vortoj por profesiaj viroj kaj virinoj (finaĵo -tar), ekz. opettaja/opettajatar (instruisto/instruistino), näyttelijä/näyttelijätär (aktoro/aktorino). Tiu uzo tamen fariĝis eksmoda antaŭlonge.

Tamen daŭre ekzistas nomoj de profesioj kaj titoloj, kiu enhavas vorton –mies (viro), sed kiuj povas esti uzataj same parolante pri viroj kaj virinoj. Kelkaj ofte uzataj – krom la jam menciita puhemies – estas lakimies (leĝviro, t.e. juristo), esimies (antaŭviro, t.e. estro) kaj lehtimies (ĵurnalviro, t.e. ĵurnalisto).

Oni ofte pensas, ke la finna estas malseksisma lingvo, ĉar la vortoj tute ne havas sekson. Konsekvence, ekzistas nur unu pronomo en la tria persono. ‘Hän’ estas uzata sendistinge ĉu temas pri viro aŭ virino. Same estas ekz. en la estona, sed en hindeŭropaj lingvoj oni apenaŭ povas paroli pri homo en la tria persono sen indiki la sekson.

Antaŭe, ekz. en la 19-a jarcento, oni ne konsideris tion problemo. Lastatempe kreskis sentemo kontraŭ tia uzo. La problemo pliakriĝas, kiam disvastiĝas ebleco ne indiki sian sekson. En Kanado ĉi-jare eblas registriĝi anstataŭ viro aŭ virino kiel ‘X’. Laŭ iuj fontoj ekzistas almenaŭ ok aliaj landoj, kie la sekso povas esti registrita kiel nek vira nek virina.

En diversaj lingvoj oni klopodis trovi diversajn solvojn. En nuntempa sveda lingvo estas han por viro, hon por virino kaj hen sen indiko pri sekso. Ekzistas ankaŭ genitiva formo hens. Tiuj formoj ne plene enradikiĝis, ŝajne ili estas tro artefaritaj por kelkaj. En la angla oni uzas they/their anstataŭ he aŭ she. Ankaŭ tiu uzo estas daŭre diskutata.

Bedaŭrinde esperanto, kiu devus estis modela lingvo, restis je la nivelo de la 19-a jarcento. Influataj de naciaj lingvoj, kelkaj esperantistoj daŭre uzas in-formojn, eĉ kiam ili estas superfluaj, ekz. instruistino anstataŭ instruisto. Ankaŭ pri pronomoj ne estas konsento. Iuj proponis ri = li aŭ ŝi, sed tiu ne enradikiĝis. Nek enradikiĝis ĝi en tiu signifo, kvankam oni trovas ekzemplojn de tio jam en Zamenhofaj tekstoj.

Multaj finnoj, eĉ lingve spertaj, ofte  elektas malĝustan pronomon parolante pri homoj en la tria persono. Tio okazas ne nur en esperanto sed parolante kiun ajn lingvon kiu uzas apartajn pronomojn por viroj kaj virinoj. Mi mem spertis ke tiu elekto ne estas aŭtomata en la cerbo, sed por elekti la ĝustan pronomon mi devas aparte pripensi la aferon. Verŝajne por parolantoj de hindeŭropaj lingvoj ne estas tiel. Estus interese scii, kiel tio okazas ĉe parolantoj de aliaj lingvoj.

Laste, mi notu interesan neologismon en la finna: muusu = muu[n]su[kupuolinen], laŭvorte aliseksa, do nek viro, nek virino. Kiel oni dirus tion en esperanto? Laŭ PIV aliseksa jam havas signifon ‘apartenanta al la alia sekso’. Sen la difina artikolo la klarigo povus esti akceptebla. Kun ĝi eĉ nia vortaro estas seksisma.

One Comment leave one →
  1. Tuomo Grundström permalink
    21.9.2017 12.29

    En pasintaj jarcento kaj mondo, mi foje sxercis aldonante en iu formularo trian kvadraton cxe “sukupuoli / kön” (sekso) kun la indiko “vähän kumpaakin / lite av vartdera” (“iom de ambaux). Nuntempe, tiajxo ne plu tauxgus kiel sxerco. Bone tiel; ni rekonas kaj aprobas, ke la sekso fizika, psika kaj socia de individuo estas io pli komplika ol simpla dikotomio. Aprobi postulas ankaux aprezi: seksaparteneco, kia ajn gxi estu, ne estas kialo de (mal)respekto al individuo.

    Bonaj intencoj foje estas tiom bonaj, ke ili kondukas al ekstremaj tendencoj. Niaj karaj kaj bravaj najbaroj enkondukintaj la artefaritan “hen” (Vikipedio sveda: Ordet föreslogs år 1966 av Rolf Dunås i Upsala Nya Tidning med hänvisning bland annat till finskans könsneutrala pronomen “hän” och har under 2000-talet – särskilt sedan 2013 – fått större spridning. Vikipedio Esperanta: Hen estis proponita en 1966 en la sveda regiona gazeto Upsala Nya Tidning kaj denove en 1994 en artikolo de la lingvisto Hans Karlgren, sed ne atingis vastan atenton ĝis ĉirkaŭ 2010. En Julio 2014 estis anoncite, ke hen estos inkluzivita en la vortliston de la sveda lingvo prizorgata de la Sveda Akademio) eventuale rilatus tiel serioze al la afero, ke ni prefere evitu la bonvoleman moknomon “mamma Sveas söner”, “filoj de panjo Svea”. – Pri diskuto vidu ekzemple http://www.retorikiska.se/hen-spraklig-bakgrund/

    La rilato inter lingvo kaj sociaj realo kaj aspiroj meritas seriozan esploron kaj diskuton.

Lasu respondon al Tuomo Grundström Nuligi respondon