Du someraj ekskursoj
Ĉi-jare ni aranĝos du somerajn ekskursojn. Dum ili ni konatiĝos kun la lokoj, kiujn ni intencas montri al la partoprenantoj de la ĉi-jara antaŭkongreso.
Jaŭdon 30.5. (ĉielira tago). Konatiĝo kun la loko kie Helsinko estis fondita en 1550 kaj de la naturprotektejo Viikki-Vanhakaupunginlahti. Ni kolektiĝos je la 14-a horo en la korto de Annala (Annalan huvila, Hämeentie 154). Per publikaj transportiloj vi povas veni per tramoj 6 kaj 8 (1,5 km-a piediro) aŭ busoj 55 kaj 71.
Sabaton 6.7. vizito de la fortikaĵo Suomenlinna – Sveaborg. Ni kolektiĝos en la kajo de HSL apud la vendoplaco. Somera horaro ankoraŭ ne estas publikigita, estu tie tiel ke ni povos ekveturi je la 14-a horo.