La unua somera ekskurso jam okazis
La unua ĉi-jara ekskurso direktiĝis al la tn. malnova urbo de Helsinko. Praktike nenio restas de tiu urbo, sed ni konatiĝis kun la loko kaj monumentoj, kiujn ni intencas montri al niaj vizitantoj dum la oficiala antaŭkongreso de la ĉi-jara UK.
Dum la ekskurso ni vidis la du fluejojn de la rivero Vantaa. En la okcidenta fluejo estas baraĵo kaj malnova akvoenergiejo. En la dua fluejo estas fiŝŝtuparo, laŭ kiuj salmoj kaj aliaj fiŝoj povas grimpi al siaj frajejoj.
Poste ni faris etan promenadon en la apuda naturprotektejo. Multaj birdoj nestas tie. Ni vidis i.a. kantocignon, kiu estas la nacia birdo de Finnlando, sed tre rara en Helsinko. Ĉi tie la pli fortaj mutaj cignoj kutime forpelas ilin. Ni vidis ankaŭ fiŝkaptanta ŝternon (hirundan ŝternon), kiu ĵus revenis de sia fiŝkaptado kaj komencis manĝi la fiŝon.
Post unu monato ni vizitos Suomenlinna-fortikaĵon, kiu ankaŭ estas en la programo de la antaŭkongreso.