Skip to content

Missä esperantoa opetetaan ja opiskellaan nykyään?

5.9.2017

Ennen esperantoa opiskeltiin iltakursseilla erilaisissa opistoissa. Nykyään niiden suosio on vähentynyt ja harva paikka tarjoaa enää esperantoa. Esperanton opetus on siirtynyt yhä enemmän esperantojärjestöjen vastuulle. Kaikkein suosituimpia ovat kuitenkin nettikurssit.

Duolingo_logo.svg

Yksi suosituista kielten opiskeluportaaleista on Duolingo. Se otti esperanton kielivalikoimaansa pari vuotta sitten. Tämän vuoden elokuussa opiskelijoiden lukumäärä ylitti jo miljoonan rajan. Tällä luvulla duolingo on suosituin verkkosivusto esperanton opiskelijoille. Esperanton kurssi on duolingossa tarjolla englanniksi ja espanjaksi. Suomea tai suomenkielisiä kursseja siellä ei toistaiseksi ole.

Duolingo tarjoaa lähinnä esperanton alkeet, sen sijaan toisessa suositussa portaalissa lernu.net voi opiskella kieltä pidemmälle ja tutustua laajemmin esperanton harrastajien yhteisöön. Mikä parasta, suomi on yksi lernun opetuskielistä. Lernu on esperanton harrastajien hallinnoima ja se on erikoistunut ainoastaan esperanton opettamiseen. 

lernu_net_logo_250px_72

Nettikurssin jälkeen kielen puhumista voi jatkaa jossakin kansainvälisessä esperantotapaamisessa. Esimerkiksi viime viikolla päättyneessä itala kongresossa oli tarjolla kielen opetusta kolmella eri tasolla: alkeiskurssi, jatkokurssi ja keskustelukurssi kieltä jo hallitseville. Osanottajia oli yli 30 maasta. Vuonna 2018 vastaava tapaaminen pidetään San Marinossa.

Myös suomalaiset esperantojärjestöt tarjoavat kielen opetusta. Yleensä kurssit keskittyvät kesäaikaan, mutta esimerkiksi viikonloppukursseja voidaan järjestää muulloinkin, jos halukkaita oppilaita tulee riittävästi.

Advertisements

Ĉu aŭtomata tradukado faros esperanton superflua?

3.9.2017

Antaŭ nelonge en la ĉef-urba tagĵurnalo Helsingin Sanomat aperis artikolo pri la gravaj ŝanĝoj al la tuta homaro kaŭzotaj de la rapide evoluanta komputila tekniko, robotoj kaj artefarita inteligenco. Laŭ profesoro Erik Brynjolfsson de Massachusetts Institute of Technology homoj ne komprenas, kiom evoluintaj komputiloj jam estas.

Komputiloj ne nur plenumas simplajn ordonojn, sed ili sukcesas solvi ĉiam pli kompleksajn problemojn. Tio signifas ke iom post iom ili plenumos plej parton de la taskoj hodiaŭ farataj de homoj. Malaperos ne nur simplaj taskoj sed ankaŭ laboro farata de mezklasaj specialistoj. Ni jam vidis aviadilojn kaj aŭtomobilojn kiuj stiras sin mem kaj distancajn kirurgajn operaciojn. Ankaŭ estas konate, ke en advokataj firmaoj komputiloj faras kaj kontrolas kontraktojn pli akurate ol homoj. Tio estas nur ekzemploj.

Ĉi tie mi ne pritraktos la malaperon de laboro, sed alian vidpunkton. Ĝis nun multaj opiniis ke komputiloj neniam lernos kompreni homan lingvon nek traduki aŭ interpreti inter diversaj lingvoj. Dum la lastaj jaroj aŭtomata tradukado tamen faris grandajn paŝojn antaŭen. Laŭ kelkaj siencistoj ene de kelkaj jardekoj komputiloj jam solvos la lingvan problemon. Specialisto en Ŝanhajo alparolos sian komputilon en ĉina lingvo kaj kliento en Kuopio aŭdos la demandon en la Savonia dialekto “Mittee suap olla?”

Ĉu tio estas por ni esperantistoj utopio aŭ distopio? Kion vere signifus tia evoluo? Unue mi konstatu, ke la plej grandan baton spertos tiuj, kiuj plej profitas de la nuna situacio. Do angle parolantoj. Ili perdos sian privilegian situacion, ĉar parolantoj de aliaj lingvoj povos fari ilian laboron same bone – sen lerni la anglan.

Ĉu lernado de fremdaj lingvoj iĝos superflua? Verŝajne ne, sed okazos same kiel kun matematiko kaj poŝkalkuliloj. Vi ne plu bezonas fari mem la kalkulojn, sed vi devas scii matematikon sufiĉe por prijuĝi, ĉu la rezulto estas akceptebla aŭ ne. Komputila traduko aŭ interpreto povas esti erara, sed verŝajne ne pli erara ol kia estas nuna homa kompreno inter diverslingvanoj. Per demandoj kaj respondoj la interparolantoj kontrolos, ke ili havas saman komprenon pri la afero.

Kion do pri esperanto? Kio estas la rolo de esperanto en mondo, kie interkompreniĝo jam realiĝis? Eble ni ne plu sentos la bezonon konvinki aliajn homojn pri la utileco de esperanto, sed ni simple uzos la lingvon, por konatiĝi kaj interkompreniĝi kun same pensantaj homoj. Vojaĝi kaj babili sen komputilo? Eble tio estos luksaĵo en la nova mondo.

Ĉu vi dubas prio tia evoluo? Serĉu en interreto la programon “Google tradukilo” kaj kopiu tien ĉi tiun tekston. Elektu vian gepatran lingvon kiel cellingvon. Legu la rezulton kaj miru. Ĉu vi povas imagi al vi, kion mi faris post tio? Surbaze de la traduko, mi poluris kelkajn frazojn kaj korektis tajp-erarojn.

 

Printempa ekskurso 20.5.

21.4.2017

Nia tradicia printempa/somera ekskurso okazos sabaton 20.5. Ni faros piediran promenadon ĉirkaŭ la golfon Töölönlahti.

Ni renkontiĝos je la 14-a horo ĉe la ezoka statuo staranta antaŭ la muzikdomo (oficiale ĝi nomiĝas laulupuut). De tie ni daŭrigos norden preter Finlandia-domo kaj nacia operejo ĝis la vintra ĝardeno. Ni revenos laŭ la alia flanko kaj haltos por kafumo en Linnunlaulu. Post Tokoinranta nia rondiro finiĝos en Hakaniemi.

Bonvenon ĝui printempan tagon kaj naturon kun ni!

Kluba kunveno 20.4.

10.4.2017
Nia sekva kunveno okazos ĵaŭdon 20.4. en la oficejo je la 18-a horo. Ni
havos gaston el Usono. Vi povas legi pri li en Vikipedia artikolo pri Orlando Raola.
Bonvenon al la kunveno.

La 1-a de aprilo

1.4.2017

La 1-a de aprilo estas ŝercotago en Finnlando. Tiam infanoj kaj ankaŭ plenkreskuloj faras petolaĵojn per etaj mensogoj. Se iu ne tuj rimarkas la mensogon sed male kredas kion oni diras al li, oni krios “aprillia, aprillia”. Tiam la trompito tuj rimarkos, ke li ne estis sufiĉe singardema.

Eĉ ĵurnaloj kaj aliaj amaskomunikiloj povas publikigi trompnovaĵojn. Ekz. lastjare  Ostrobotnia ĵurnalo Ilkka aperigis la unuan de aprilo novaĵon, ke vi povas eviti la monpunon pro tro rapida veturado, se vi iros tuj matene al la loka policejo kaj konfesos vian agon. Poste la ĵurnalo raportis, ke la unua konfesanto alvenis al la policejo tuj kiam ĝi estis malfermita je la 8-a horo.

Iam en mia laborejo oni informis min, ke iu S-ro Karhu havas gravan aferon kaj volas tuj paroli kun mi. (Notu, ke Karhu estas familia nomo, sed karhu signifas ankaŭ urson). Mi telefonis al la donita numero kaj aŭdiĝis respondo “Helsinka zoologia parko”.

 

Vuosikokous – Jarkunveno

1.3.2017

Kutsu vuosikokoukseen

Helsingin esperantoseura ry:n sääntömääräinen vuosikokous pidetään seuran toimistossa, osoite Siltasaarenkatu 15 C 65, tiistaina 14.3.2017 klo 18.00. Kaikki jäsenet ovat tervetulleita.
Hallitus

Alvoko al jarkunveno

La laŭstatuta jarkunveno de Esperanto-klubo de Helsinki okazos en la oficejo de la asocio, adreso Siltasaarenkatu 15 C 65, mardon 14.3.2017 je la 18-a horo. Ĉiuj membroj estas kore bonvenaj.
Estraro

Karnavala mardo

28.2.2017

20170228_152723-2

Karnavala mardo estas laŭ PIV (Plena Ilustrita Vortaro) la lasta mardo antaŭ la Granda Fasto. Tio estas hodiaŭ. En Finnlando estas kutimo manĝi tiam bulkojn plenigitajn per ŝaŭmkremo kaj io alia. Pri tiu ‘io alia’ estas du opinioj. Laŭ iuj ĝi devas esti migdala maso, sed aliaj preferas konfitaĵon el fragoj. En Finnlando ili nomiĝas ‘laskiaispulla’ kaj en Svedio ‘semla’. En Svedio oni agnoskas nur tiujn kun migdala maso. En Zamenhofa proverbaro ni trovas jenan konsilon: “Pri gustoj oni disputi ne devas”. Tial mi ne malkaŝas mian propran preferon.