Iri rekte al la enhavo

Somere al Seurasaari, Espoo kaj Lauttasaari

19.4.2024

Ĉi-somere ni aranĝos tri neformalajn renkontiĝojn.

Sabaton 15.6. promenado en Seurasaari. Promenado en la insuleto estas senpaga, sed se vi volas viziti iun el la muzeaj konstruaĵoj, vi devas aĉeti enirbileton. Estas diversaj prezkatogorioj, ankaŭ la muzea karto validas. Ni proponas promenadon ĉirkaŭ la insuleton sekvante la inineron de prezidento Kekkonen (t.n. Kekkosen lenkki). La itinero estas proksimume tri-kilometra. Kolektiĝo ĉe la biletvendejo post la ponteto je la 14-a horo.

Sabaton 20.7. vizito al la Muzeo de Moderna Arto en Espoo (Emma). La muzea centro WeeGee estas tre granda kun pluraj konstantaj kaj portempaj ekspozicioj. Ni povas surloke elekti kion ni volas vidi. La adreso estas Ahertajantie 5. Vi povas veni rekte tien, sed ni aranĝos renkontiĝon jam en la metrostacio Tapiola. Kolektiĝo tie je la 13-a horo 30 minutoj. Atentu: ĉar en la stacio estas pluraj en- kaj elirejoj , ni kolektiĝos malsupre apud la skulptaĵo “Emma jättää jäljen” (Blanka statuo kun farbo en la mano). Kiu ne venos per metroo, renkontos nin supre apud la okcidenta rulŝtuparo. De tie ni promenos kune al la muzeo, la promeno daŭros proks. duonhoron.

Sabaton 17.8. kafeja renkontiĝo en kafejo Puhuri (patisserie Teemu Aura), adreso Kauppaneuvoksentie 18, Lauttasaari. Situas tre proksime de la metrostacio Lauttasaari. Ankaŭ tie estas du en-/elirejoj. En la stacio elektu la orientan rulŝtuparon, kiu kondukas al komerca centro (kauppakeskus). Elirante el la metrostacio vi povas jam vidi grandan ruĝan lignodomon, la kafejo estas tie. Renkontiĝo tie je la 14-a horo, interne aŭ en bona vetero ekstere en la korto.

Kelkaj proponoj por via somero

16.3.2024

Somere okazas pluraj interesaj Esperanto-renkontiĝoj. Ĉi-jare la Universala Kongreso de Esperanto okazos 3 — 10 de aŭgusto 2024 en Aruŝo, Tanzanio. Jen du pli proksimaj, kiujn finnoj ofte vizitis.

Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos ĉi-foje en Tartuo (Estonio) 10.-14.7.
10.7. (merkredo) alveno
11.7. kaj 12.7. tage konferenca programo, vespere distra programo
13.7. (sabato) ekskursa tago
14.7. (dimanĉo) forveturo

Aliĝilon vi povas alŝuti jam nun el la retejo de Litova Esperanto-Asocio. Detalaj informoj ankoraŭ ne estas haveblaj, sed ili aperos en fejsbuka grupo Estonaj esperantistoj kaj estos senditaj aparte al la aliĝintoj.

*****

La 90-a Itala Kongreso de Esperanto okazos 24.–31.8. en Montecatini Terme, en Norda Italio inter urboj Florenco (Firenze) kaj Pisa. Estas pluraj eblecoj veturi al Montecatini Terme, ekzemple rektaj flugoj el Helsinko al Pisa aŭ Romo.

La ĉefa programero estos speciala seminario pri la kongresa temo “Esperanto por lingva kaj interkultura kompetento” kiun gvidos Duncan Charters kaj Ilona Koutny. Jam du membroj de nia klubo aliĝis al la itala kongreso.

Pliaj informoj ĉe https://kongreso.esperanto.it/90/.

Kafejaj renkontiĝoj daŭrigotaj

28.2.2024

Ni daŭrigos niajn kafejajn renkontiĝojn ankaŭ en majo. La sekvaj renkontiĝoj okazos jene:

-sabaton 2.3.
-sabaton 16.3.
-sabaton 30.3.
-sabaton 13.4.
-sabaton 27.4.
-sabaton 11.5.
-sabaton 25.5.

Horo: je la 14-a horo posttagmeze.

Ĉiuj renkontiĝoj okazos en kafejo Roberts’ Coffee, adreso Kampinkuja 2. La kafejo situas en la unua etaĝo de Sähkötalo, en angulo inter Kampinkuja, Runeberginkatu, Malminrinne kaj Fredrikinkatu, vidalvide al la metrostacio Kamppi.

Someraj renkontiĝoj estas preparataj. Ni informos pri ili poste.

Vuosikokous – jarkunveno 2024

25.1.2024

Kutsu vuosikokoukseen 2024

Helsingin esperantoseura ry:n sääntömääräinen vuosikokous pidetään keskiviikkona 28.2.2024 klo 18.00 alkaen. Kokouspaikkana on ryhmätila nro 1 keskustakirjasto Oodissa. Ryhmätilat sijaitsevat kirjaston toisessa kerroksessa.

Hallitus

Alvoko al jarkunveno 2024

La laŭstatuta jarkunveno de Esperanto-klubo de Helsinki okazos merkredon 28.2.2023 je la 18-a horo. La kunveno okazos en grupĉambro numero 1 en la centra biblioteko Oodi. La grupĉambroj situas en la dua etaĝo de la biblioteko.

Estraro

Kafejaj renkontiĝoj ankaŭ en 2024

19.12.2023

Dum la aŭtuna sezono ni renkontiĝis en kafejo Roberts’ Coffee en Sähkötalo. Ni daŭrigos tion ankaŭ en 2024. La ideo estas renkontiĝi proksimume ĉiun duan sabaton. Jenaj datoj estas jam fiksitaj:

-sabaton 20.1.
-sabaton 3.2.
-sabaton 17.2.
-sabaton 2.3.
-sabaton 16.3.
-sabaton 30.3.
-sabaton 13.4.

Horo: je la 14-a horo posttagmeze.

Ĉiuj renkontiĝoj okazos en kafejo Roberts’ Coffee, adreso Kampinkuja 2. La kafejo situas en la unua etaĝo de Sähkötalo, en angulo inter Kampinkuja, Runeberginkatu, Malminrinne kaj Fredrikinkatu, vidalvide al la metrostacio Kamppi.

Vi ĉiuj estas bonvenaj al tiuj liberformaj babiladoj. Volonte invitu ankaŭ aliajn esperantoparolantojn al tiuj kunvenoj.

Kial mi lernis esperanton?

19.12.2023

Jen interesa mallonga video:

Kafejaj renkontiĝoj

18.10.2023

Esperanto-klubo de Helsinki aranĝos ankoraŭ tri kafejajn renkontiĝojn ĉi-jare. Ili okazos

-sabaton 18.11. je la 14-a horo
-sabaton 2.12. je la 14-a horo
-sabaton 16.12. je la 14-a horo

Ĉiuj okazos en kafejo Roberts’ Coffee en Sähkötalo. Sähkötalo situas en la angulo inter Kampinkuja, Runeberginkatu, Malminrinne kaj Fredrikinkatu, vidalvide al la metrostacio Kamppi.

Vi ĉiuj estas bonvenaj al tiuj liberformaj babiladoj. Volonte invitu ankaŭ aliajn esperantoparolantojn al tiuj kunvenoj.

Somera ekskurso al Luukki 17.6.2023

15.6.2023

Proksimiĝas nia somera ekskurso al Luukki. Estos varma tago, kunprenu trinkaĵon kaj ankaŭ ion por manĝi.

La buso ekiros je 11.05 el Elielinaukio, kajo numero 23 , kaj estos en Luukki (laŭ la horaro) je 11.52.

Estas diversaj padoj en Luukki ekde kelkaj kilometroj ĝis 9-kilometra. La 9-kilometra rondpromeno estas rekomendinda, sed se ĝi estas tro longa por ĉiuj, ni povas elekti ankaŭ alian alternativon. Mi proponas, ke ni promenos kune kaj elektos surloke, kiun vojon preni.

Survoje estas lokoj por fari fajron, sed mi ne povas garantii, ke ili estos liberaj aŭ ke estos brulligno.

Se iu venas alimaniere, ekz. per propra aŭtomobilo, nia renkontiĝejo estos la eta parkejo apud la bushaltejo (en la dekstra flanko de Vihdintie, se vi rigardas el sudo).

Ensimmäinen kansainvälinen kokous itsenäisessä Suomessa

21.7.2022

Eletään vuotta 1922. Suomi on itsenäistynyt jo neljä ja puoli vuotta aiemmin, Tarton rauha Neuvosto-Venäjän kanssa on solmittu 1920, mutta tuona vuonna tapahtuu vielä kahnauksia, esimerkiksi Itä-Karjalan kansannousu ja ns. Sallan läskikapina. Sisäisestikin on levotonta, sisäministeri Heikki Ritavuori ammutaan. Kansakunta haluaa kuitenkin kurkottaa eteenpäin, mihin ensimmäinen Suomessa järjestettävä kansainvälinen kokous tarjoaa elokuussa oivan tilaisuuden. Kokouksen kunniapuheenjohtajistossa toimii lukuisia ministereitä, korkea-arvoisia virkamiehiä, professoreja ja ulkomaisia diplomaatteja.

Sanomalehdet raportoivat kokouksesta laajalti, onhan se ennennäkemätön Suomessa. Esimerkiksi Helsingin Sanomat julkaisee ison tervetuliastoivotuksen ensimmäisellä aukeamallaan kokouksen alkamispäivänä 8. elokuuta ja seuraavina päivinä mm. esittelee osallistujia maailmalta. Muutkin sanomalehdet kirjoittavat kokouksesta. Yleisradiokin olisi varmasti siitä kertonut, jos olisi ollut tuolloin olemassa.

Mikä oli tämä kansainvälinen kokous, joka sai aikaan moisen innostuksen? Kyseessä oli Esperanton maailmanliiton, Universala Esperanto-Asocion (UEA), maailmankongressi. Maailmankongresseja on järjestetty vuosittain vuodesta 1905 lähtien – poislukien maailmansotien vuodet – joten Helsingissä vuonna 1922 pidetty oli jo neljästoista. Sittemmin näitä kongresseja on Suomessa pidetty kolme: Helsingissä 1969, Tampereella 1995 ja Lahdessa 2019. Lahden kongressi on muuten viimeisin pidetty “läsnäkongressi”, sillä vuosien 2020 ja 2021 kongressit järjestettiin koronan takia vain virtuaalisina.

Tänä vuonna kongressi on elokuun ensimmäisellä viikolla Kanadan Montréalissa, mutta sitä ennen Suomen Esperantoliitto, Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF), järjestää 6. elokuuta tuon 14. maailmankongressin 100-vuotistapahtuman. Yhtenä luennoitsijana on UEA:n pääsihteerinä aiemmin toiminut Osmo Buller, joka kertoo suomalaisten esperantistien ponnistuksista kongressin saamiseksi. Lisäksi kuulemme elämästä tuon ajan Suomessa ja kongressin uutisoinnista. Luentojen jälkeen teemme kävelykierroksen Helsingin keskustassa ja tutustumme osaan kongressin tapahtumapaikoista kuten Säätytaloon, Ritarihuoneeseen, Kansallisteatteriin ja nykyiseen Vanhaan ylioppilastaloon.

Lisätietoja
Esperanton maailmankongressin 100-vuotistapahtuma Helsingissä

Ĉu eraris Kristoforo Kolumbo serĉante Hindujon en okcidento?

18.1.2020
tags:

En 1492 Kristoforo Kolumbo eknavigis okcidenten por atingi Hindujon, kvankam oni avertis al li, ke tio ne sukcesos. Kial li faris tion kaj kio vere okazis?

Venu al nia monata kunveno sabaton 15.2.2020 je 16-18 por aŭdi interesajn detalojn pri la malkovro de vojo al la Nova Mondo (Ameriko). Sakari vizitis antaŭ nelonge la muzeon de Kolumbo en Las Palmas kaj  lernis tie multajn novajn aferojn. La kunveno okazos en Biblioteko Oodi, grupĉambro 7.

laiva