Bunta kongreso en fora sudo de Italio
La ĉi-jara itala kongreso de esperanto okazis en sud-italia urbeto Policoro, kvankam la organizantoj asertis, ke ili kongresas en Herakleo. Temas pri tio, ke en tiu loko ekzistis greka urbo Herakleo antaŭ pli ol du mil jaroj. Tiu historia fono reflektiĝis ankaŭ en la prelegoj kaj dumkongresaj ekskursoj.
El la vidpunkto de cetera Italio tiu regiono (provinco Basilicata) estis kaj daŭre estas fora. Por atingi Policoron ni veturis per longdistanca aŭtobuso el Romo ses horojn. Tio tamen estas malmulte kompare al antaŭaj jardekoj. Nun la vojoj estas modernaj, per multaj tuneloj kaj pontoj oni facile transiras geografiajn obstaklojn.
Eblas nur imagi kia la vivo tie estis antaŭ 80 jaroj. Prio tio rakontas Carlo Levi en sia fama libro Cristo si è fermato a Eboli, esperantigite Kristo finhaltis en Eboli. La finna traduko tamen nomiĝas Jumalan selän takana. Pro sia kontraŭfaŝisma agado la aŭtoro estis arestita kaj ekzilita al la sudo. La verko rakontas pri liaj spertoj en tiu regiono. Nuntempe oni kreis centron kiu nomiĝas literatura parko en la urbeto Aliano kie li restadis. Vizito de ĝi kun dulingva seminario estis unu el la kongresaj programeroj.
Okazis du interesaj seminarioj samtempe. Unu el ili pritraktis la esperantan gazetaron kaj ĝin gvidis Osmo Buller. Pri tio mi ne povas multon diri, ĉar mi partoprenis la alian “De informado kaj konsciigo al publikaj rilatoj”. Ĝin gvidis Lu Wunsch–Rolshoven. Li aktivis en multaj roloj en Esperantujo, i.a. kiel gazetara komisiito de Germana Esperanto-Asocio. Ofte en Esperantujo oni parolas pri la neceso informi, sed malofte oni renkontas tiel sobran kaj bone pripensitan argumentadon kun multaj praktikaj konsiloj.
Lu Wunsch–Rolshoven
Kvankam Basilikato estis ‘malantaŭ la dorso de Dio’, ne mankis preĝejoj nek aliaj kulturaj vidindaĵoj. Dum la kongresaj ekskursoj oni povis konatiĝi ekz. kun la urbo Matera, kiu eniris en la Uneskan liston pri mondaj heredaĵoj kiel ekzemplo de urbo konstruita el kaj en kalkoŝtonaj montetoj. Alia urbeto, kiun mi mem vizitis, estis Castelmezzano, urbeto situanta en eksterordinare bela loko sur monteta deklivo.
Supre Castelmezzano, sube trullo-domoj en Arberobello
Tria menciinda ekskurscelo estis urbeto Arberobello (en provinco Apulio), centro de trullo-domoj. Ili kreiĝis antaŭ jarcentoj rezulte de ruza truko por eviti pagon de dom-imposto. Temas pri konusformaj ŝtondometoj, konstruitaj sen mortero. Oni povis facile malkonstrui ilin kiam venis la reĝaj impostkolektantoj kaj remeti la ŝtonojn post ilia foriro. Tiom firmaj ili estas, ke ili staras eĉ nun kaj fariĝis unika vidindaĵo por vizitantoj.
Ĉi tie mi povas tuŝi nur kelkajn aspektojn de la kongreso, sed mi ne forgesu unu gravan eron de la italaj kongresoj, nome komunajn manĝadojn. Ĉiumatene ni ricevis tiutagan menuon kaj devis elekti, kion ni volas manĝi dum la tago. Ĉiam estis haveblaj i.a. regionaj pasto-specialaĵoj kaj diversaj fiŝoj. El la antaŭa jaro mi jam sciis, kiaj estas italaj matenmanĝoj: kremaj kornetoj, tortoj kaj aliaj dolĉaĵoj.
Kiel kutime, la vesperoj estis dediĉitaj al varia kultura programo. I.a. okazis koncerto de Kajto kaj teatra prezentaĵo de itala trupo La Confraternita del Chianti. Estis eĉ nokta programo, kiun prizorgis italaj gejunuloj.
La duopo de ‘Kajto’.
Venontjara itala kongreso okazos ‘eksterlande’, nome en la respubliko San Marino. La tempo estos 18.-25.8.2018. La temo de la kongreso estos ‘malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj’.
Estimataj. Mi tralegis artikolon pri Itala kongreso. Cxu mi povas uzi gxin en Pola Esperantisto – dumonata revuo de polaj esperantistoj?
Amike Robert Kamiński (redaktoro)